Mi ricevis la Esperantigitan version de OpenOffice.org rekte el la debiana deponejo. Se vi povas uzi .deb-pakaĵo: http://packages.debian.org/experimental/all/openoffice.org-l10n-eo/download
jen, mi uzis tiun pakaĵon.
Por la uzantoj de .rpm-pakaĵoj en Linukso, mi uzis la programon ‘alien’, kiu facile konvertas .deb al .rpm:
dekstre alklaku la ligilon kaj elektu ‘Konservi kiel’:
openoffice.org-l10n-eo-3.0.1-2.noarch.rpm
La traduko de WordPress 2.7 estas preskaŭ preta, tamen estas problemoj pri la etosoj.
Se vi jam havas version 2.7 kaj estas senpacienca por la Esperantigo, la ĉefa tradukdosiero estas fintradukita; iru al: http://svn.automattic.com/wordpress-i18n/eo/trunk/messages/
kaj prenu eo.mo
Metu ĝin en la radikan dosierujon de via WordPress-instalo.
Mi nun provas version 2.6 de WordPress ĉe mia hejmo, ĉar la Tarski-etoso ĝenas iun, kaj mi volas testi ĝin en negrava loko.
Mi ignoras ĉi tiun retejon, do estas bona provejo.
Kaj jes, la etoso ne funkcias bone en la nova versio. Mi esploros!
——-
Ĝisdatigo: la Tarski etoso funkcias bone en WordPress 2.6 nun, kaj repakis wordpress-2.6-eo.zip ĉe eo.wordpress.org
