Tradukitaj etosoj kaj kromprogramoj

Gluita afiŝo

Kelkaj tradukitaj etosoj https://eo.wordpress.org/about/#etosoj

Kelkaj tradukitaj kromprogramoj https://eo.wordpress.org/about/#kromprogramoj

Etoso estas ne nur la vestaĵo de retejo, etoso ankaŭ (mal)ebligas / (mal)videbligas funkciojn de WordPress.
Fojfoje, etoso povas enkonduki misfunkcion.

Kromprogramo aldonas plian funkcion aŭ econ al WordPress.
La kerno de WordPress estas kompromiso inter rapido, simpleco kaj funkcioj. La zorgoplena elekto de kromprogramoj donos al vi funkciojn por viaj celoj. Ĉar kromprogramoj ankaŭ estas tre ofte kaŭzoj de paneo de WordPress-ejo, uzu minimuman nombron.

BuddyPress-instrukcioj

Komencaj paŝoj al BuddyPress (socia retejo por WordPress). Vidu ankaŭ Instalon kaj Oftajn demandojn.

1. Se vi ankoraŭ ne faris, iru al Agordo -> Fiksligiloj de via adminstra panelo de WordPress kaj certiĝu, ke la URLoj (retadresoj) ne enhavas demandosignon (do, evitu la agordon ‘Simpla’).

2. En la administra panelo de via WordPress, iru al Kromprogramoj -> Aldoni novan kaj serĉu BuddyPress. Alklaku al ĝi, instalu kaj aktivigu.

3. Se vi volas forumojn, instalu ankaŭ bbPress.

4. Iru al agordoj de bbPress, Url-nomoj por forum-uzantoj kaj ŝanĝu la url-nomon de ŝatataj temoj al ‘shatataj’ aŭ al iu alia nomo sen ĉapelitaj literoj. Ŝanĝu aliajn nomojn laŭplaĉe, sen ĉapelitaj literoj.

5. Iru al Agordo -> BuddyPress kaj faru agordojn en ĉiu langeto. Sur la langeto Paĝoj, vi vidos la aŭtomate kreitajn paĝojn ‘Membroj’, ‘Aktiveco’ kaj ‘Grupoj’ kaj por registrado ‘Registriĝi’ kaj ‘Aktivigi’. Vi povas alklaki al ‘Rigardi’ por vidi la paĝojn kaj retadresojn en la adresbreto de via retumilo. Se ne plaĉas al vi la nomoj de tiuj paĝoj, vi povas krei novajn paĝojn: donu al la novaj paĝoj nur titolojn. Lasu ilin malplenaj. Post la kreo de novaj paĝoj, revenu al Agordo -> BuddyPress -> Paĝoj kaj elektu tiujn novajn paĝojn el la falmenuoj. Ne forgesu alklaki la butonon Konservi agordojn.

Por rigardi la registriĝan kaj aktivigan paĝojn, vi devas elsaluti aŭ uzi malsaman retumilon.

6. Por aperigi BuddyPress-paĝojn en via menuo aŭ menuoj, iru al Aspekto -> Menuoj -> BuddyPress kaj elektu laŭplaĉe.

7. Por kromprogrametoj en flankpanelo aŭ la piedo, iru al Aspekto -> Kromprogrametoj kaj elektu la deziratajn kromprogrametojn de BuddyPress. Ekzemple, eble vi preferus havi ensalutilon al BuddyPress en flankpanelo ol en la ĉefa menuo.
Se vi havas bbPress, vi vidos ankaŭ kromprogrametojn por bbPress.

8. Sur la langeto Opcioj, ne eblas doni konsilon, ĉar la bezonoj de administrantoj estos diversaj. Post provado, vi povas reveni kaj ŝanĝi opciojn.

9. Se vi volas aldoni kampojn al la profiloj de uzantoj, iru al la menuo Uzantoj -> Profilaj kampoj. Ekzemple, se vi volas, ke uzantoj donu informon pri lingvonivelo en profiloj, alklaku al Aldoni novan kampon, donu nomon al tiu kampo kaj elektu tipon. Se vi volas ke uzantoj elektu el fiksitaj opcioj, elektu el la tipo Pluropaj kampoj. Donu valorojn de la opcioj, ekz. ‘Komencanto’, ‘Flua parolanto’.

Vi rajtas devigi uzon de tiu kampo, se vi volas. Vi ankaŭ povas elekti ligi tiun kampon al eblo priserĉi la katalogon de membroj. Ekzemple, se iu rigardas al profilo de ‘Flua parolanto’, la frazo ‘Flua parolanto‘ estos klakebla kaj kondukos al serĉrezultoj de membroj kiuj estas fluaj parolantoj.

10. Se vi uzas trafajn kolorojn en via retejo, vi povas ŝanĝi retleterojn por inkluzivi tiujn kolorojn. Iru al la menuo Retpoŝtoj -> Tajlori.
Tiu loko ankaŭ estas la loko ŝanĝi la kopirajton en la piedo de retleteroj.

11. Laste, ŝvebigu vian muson super “Saluton, Uzantnomo” en la supra ilobreto de la retejo. Vi vidos multajn novajn menuerojn en via persona menuo. Se vi uzas tuŝaparaton, je tuŝo vi estos kondukita al via persona panelo por BuddyPress, kiu montras ĉiun menueron.

bbPress

La plej populara kromprogramo por forumo de WordPress, bbPress estas enesperantigita. Ĝi estas rapida kaj simpla forumo / forumaro. Aliaj programistoj kreis multajn etendaĵojn por enkonduki pliajn utilaĵojn al bbPress.
Post instalo kaj aktivigo de bbPress, vi tuj ricevos ekranon en kiu vi rajtos elekti nomojn de la apartaj paĝoj de la forum(ar)o kaj aliajn opciojn.
Post la konservo de viaj elektoj, rigardu al la maldekstra menuo en la administra panelo kaj alklaku al “Forumoj -> Nova forumo”. Tipo ‘Kategorio’ kutime servas kiel ujo (aŭ ‘patro’) por pluraj forumoj.
Dum vi laboras en la ekranoj, ne forgesu alklaki al Helpo en ĉiu ekrano.
Roloj de uzantoj, laŭ ordo de povoj: Klavmajstro (administranto), Kontrolanto, Partoprenanto, Spektanto kaj Baritaj uzantoj.

Trans-reteja Kalendaro

Eblo aŭtomate aldoni eventojn trans retejoj (al retejoj de asocianoj) kaj eblo aldoni al aliaj kalendaroj. Vd. detalojn sube.

dim lun mar mer ĵaŭ ven sab
1
Usona tendumo
Usona tendumo @ Snow King Mountain
jan 31 – feb 5 plentage
Usona tendumo @ Snow King Mountain
De la 31a de januaro ĝis la 5a de februaro 2017. Inkluzivitaj en la prezo estas manĝoj, tendo, biletoj al skiado sur la monto kaj kompreneble la fajro.
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
Hoedown
Hoedown @ Hoedown Hall
feb 12 – feb 14 plentage
Hoedown – yeehaw.
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28



Aŭtomata enigo de eventoj el kalendaroj Facebook, Meetup, Google, Eventbrite, Timely, Modern Tribe, Evanced, Gold Star Ticketing (biletisto/ejo) AL plene memstara kalendaro estas $30 USD jare. Eligo estas senpaga.
Alternative, kopio de list-rigardo de origina kalendaro al aliaj retejoj estas senpaga. Ekzemplo al alia WordPressejo. Ekzemplo al html-paĝo.

Eblo vendi biletojn al eventoj rekte el All-In-One (Time.ly) estas paga eblo (escepte PayPal).
All-In-One Event Calendar – hasta traduko haveblas, sed kelkaj tradukendaj linioj ne estis donitaj al tradukantoj.

TinyMCE Altnivele

Antaŭ minutoj, unu el la plej popularaj kromprogramoj por WordPress, TinyMCE Altnivele (TinyMCE Advanced), estis enesperantigita. TinyMCE estas la tekstoredaktilo de WordPress kaj la kromprogramo etendas la ilobretojn kaj funkciojn de tiu kutima TinyMCE-redaktilo. Multaj uzantoj volas elekton de tiparoj. Tiu ĉi kromprogramo donas elekton de kelkaj tiparoj. La kromprogramo ankaŭ ebligas rektan kreon de tabeloj, alian deziron de kelkaj uzantoj.
Vidu ekrankopion de la ilobretoj post instalo kaj aktivigo de TinyMCE Altnivele kaj alklaku por pli granda rigardo:

tinyMCE-altnivele-ilobretoj
Montro de la nova, etendita ilobretaro en la tekstredaktilo, kun miaj aldonoj (per la agordoj) de miensimboloj, paĝosalto kaj nerompebla spaceto sur la plej suba ilobreto.

Vi volos iri al Agordo -> TinyMCE Advanced (aŭ TinyMCE Altnivele) por aldoni viajn elektojn de neuzitaj funkcioj al pliaj ilobretoj kaj aliajn opciojn.

Agordoj de TinyMCE Altnivele.


Notu, kiel ĉiam, ke temas pri kromprogramo por la sendependa WordPress, ne la gastigo-reto wordpress.com.

Ludlistoj

Vi povas enkorpigi filmon aŭ kanton simple per enmeto de la URL (adreso). Tuj, WordPress donas al vi ludilon en tiu afiŝo aŭ paĝo. Vi ankaŭ povas alkroĉi aŭdvidaĵon.
Por krei filman ludliston, alklaku al la butono ‘Aldoni aŭdovidaĵon’. Aperos ŝprucfenestro
‘Enmeti aŭdvidaĵon’. Se vi havas filmon en la aŭdvida biblioteko, vi vidos butonon ‘Krei video-ludoliston’. Alklaku kaj elektu la filmojn. Defaŭlte, la stilo estas hela.

Pli altnivele:
Se vi preferas la malhelan stilon de WordPress, vi devos utiligi la koncizkodon [playlist type="video" style="dark"] en la langeton “Teksto” de la tekstredaktilo. Tiu solvo ludos ĉiujn filmojn kiujn vi alkroĉas al tiu afiŝo aŭ paĝo.
Se vi volas uzi filmojn jam en la aŭdvida biblioteko, vi devas uzi la identigilojn de la filmoj. Plej simple, uzu la butonon ‘Aldoni aŭdovidaĵojn’, elektu ludliston, kaj poste, aldonu opciojn al tiu koncizkodo en la langeto “Teksto”. (Por mem malkovri la identigilojn, iru al la aŭdvida biblioteko, alklaku al dezirata filmo kaj rigardu al la adresbreto. En la adreso, vi vidos
item=354. La numero estas la ID (identigilo). Kopiu ĝin, revenu al via afiŝo aŭ paĝo, kaj al la koncizkodo aldonu id=”354″. Kompreneble, uzu la veran numeron de via filmo aŭ filmoj)
. Via koncizkodo nun devas aspekti kiel [playlist type="video" style="dark" ids="354,309"].

Same pri kantoj. Se vi havas kantojn en la aŭdvida biblioteko, vi vidos elekton krei ludliston de aŭdaĵoj, post alklako al ‘Aldoni aŭdovidaĵon’. Alternative, WordPress ludas la enmetitajn URLojn de kantoj, aŭ vi povas utiligi la koncizkodon [audio][playlist]. Defaŭlte, la [playlist] estas por kantoj. Do, por ludlisto de kantoj jam alkroĉitaj al la afiŝo/paĝo kaj en la malhela stilo: [playlist style="dark"]. Se vi volas aŭtomate ludi kanton, en la koncizkodon [audio], enmetu autoplay=”on”. Por ebloj de ludlistoj, vidu https://codex.wordpress.org/Playlist_Shortcode

Simpla alidirektilo

Paĝo ligiĝas al estas simpla solvo al oftaj problemoj. Eble vi volas alidirekti vizitantojn al nova URL de malnova paĝo. Eble vi volas krei menuon de ne-klakeblaj titoloj, kun alklakeblaj menueroj sube.
Aŭ vi volas, ke alklako al titolo de afiŝo konduku rekte al ekstera retejo.
La kromprogramo Paĝo ligiĝas al aldonas tiujn eblojn, en tre simpla maniero.

  • Por alklakebla titolo, kreu novan afiŝon aŭ paĝon kaj donu nur titolon. Lasu la enhavon malplena! Sube, elektu “Propra URL” kaj enmetu URLon. Publikigu tion kaj jen, alklako al la titolo sendos homojn al tiu URL.
  • Se vi volas krei ne-klakeblan ujon, la Propra URL estu nur #. Neniu http://, nur la krado.
  • Je alklako, nenio okazas.

  • Por alidirekti, redaktu tiun afiŝon aŭ paĝon. Metu la deziratan URLon kiel la Propran URLon, sub tiu afiŝo aŭ paĝo. Eĉ homoj kiuj tajpas la malnovan retadreson en la adresbreton de retumilo estos alidirektitaj al la nova loko. (Espereble, vi kreis novan afiŝon aŭ paĝon!)

Testo de Coyote

Nur provo de tre simpla ŝovilo, Coyote. Ĝi havas 2 transirojn (animaciojn), fadon kaj ŝovadon.

  • pomo
    hazarda bildo por testo, kun nerilata afiŝo je alklako

  • wp-videbleco
    dua bildo por testo, kun nerilata afiŝo je alklako

Ordo en kategorioj

Ĉu vi enmetis kategorion en la menuon, sed vi volas, ke malnova afiŝo montriĝu en la unua loko en la kategorio-paĝo? Ekzistas kromprogramoj por tio, sed vi ne bezonas ilin. Simple iru al via listo de afiŝoj, alklaku al “Rapide redakti”, – aperigu tion per ŝvebigo de la muso sub la titolo de la afiŝo – kaj ŝanĝu la daton al pli freŝa dato ol la aliaj afiŝoj. Ne forgesu alklaki al “Ĝisdatigi”.ordo-en-kategorioj

Mienoj

La tekstoj por reprezenti mienojn en WordPress:

Piktogramo Teksto Teksto Plena teksto Piktogramo Plena teksto
🙂
:)
:-)
:smile:
😆
:lol:
😀
:D
:-D
:grin:
😳
:oops:
🙁
:(
:-(
:sad:
😥
:cry:
😮
:o
:-o
:eek:
👿
:evil:
😯
8O
8-O
:shock:
😈
:twisted:
😕
:?
:-?
:???:
🙄
:roll:
😎
8)
8-)
:cool:
:!:
😡
:x
:-x
:mad:
:?:
😛
:P
:-P
:razz:
💡
:idea:
😐
:|
:-|
:neutral:
:arrow:
😉
;)
;-)
:wink:
:mrgreen:
:mrgreen:

Tajpu la reprezentan tekston kaj rigardu per la antaŭrigardilo.
Se via tajpado ne montras mienon, tajpu spaceton antaŭ kaj post la teksto por la mieno. Ankaŭ, provu alternativan tekston por reprezenti mienon.
La mieno-bildoj estas en /wp-includes/images/smilies kaj kelkaj etosoj pakas proprajn mienojn. Kompreneble, vi rajtas anstataŭigi tiujn per viaj etaj etaj bildoj.