Ordo en kategorioj

Ĉu vi enmetis kategorion en la menuon, sed vi volas, ke malnova afiŝo montriĝu en la unua loko en la kategorio-paĝo? Ekzistas kromprogramoj por tio, sed vi ne bezonas ilin. Simple iru al via listo de afiŝoj, alklaku al “Rapide redakti”, – aperigu tion per ŝvebigo de la muso sub la titolo de la afiŝo – kaj ŝanĝu la daton al pli freŝa dato ol la aliaj afiŝoj. Ne forgesu alklaki al “Ĝisdatigi”.ordo-en-kategorioj

Mienoj

La tekstoj por reprezenti mienojn en WordPress:

Piktogramo Teksto Teksto Plena teksto Piktogramo Plena teksto
🙂
:)
:-)
:smile:
😆
:lol:
😀
:D
:-D
:grin:
😳
:oops:
🙁
:(
:-(
:sad:
😥
:cry:
😮
:o
:-o
:eek:
👿
:evil:
😯
8O
8-O
:shock:
😈
:twisted:
😕
:?
:-?
:???:
🙄
:roll:
😎
8)
8-)
:cool:
:!:
😡
:x
:-x
:mad:
:?:
😛
:P
:-P
:razz:
💡
:idea:
😐
:|
:-|
:neutral:
:arrow:
😉
;)
;-)
:wink:
:mrgreen:
:mrgreen:

Tajpu la reprezentan tekston kaj rigardu per la antaŭrigardilo.
Se via tajpado ne montras mienon, tajpu spaceton antaŭ kaj post la teksto por la mieno. Ankaŭ, provu alternativan tekston por reprezenti mienon.
La mieno-bildoj estas en /wp-includes/images/smilies kaj kelkaj etosoj pakas proprajn mienojn. Kompreneble, vi rajtas anstataŭigi tiujn per viaj etaj etaj bildoj.

Kopio-algluo

Kopio-algluo Averto
Se vi volas kopii/alglui tabelojn kaj aliajn tekstaranĝojn el Microsoft Word aŭ LibreOffice, gluu la kopiitaĵon en la langeton Prezento de la tekstredaktilo de WordPress. La redaktilo lerte scias ❗ de kie venis tiu tekstaranĝo kaj probable povas sukcese trakti ĝin. Neniam forgesu uzi la eblon antaŭrigardi antaŭ publikigo.

Kial WordPress

  1. WordPress estas liberprograma. Tio signifas, ke ĉiu uzanto rajtas modifi la kodon, rekonstrui ĝin kaj uzi la modifaĵon. Uzanto posedas la programaron WordPress.
  2. WordPress estas norm-kongrua.
  3. WordPress aŭtomate kompostas ĉiun literon tajpitan.
  4. WordPress konservas kopion de verko dum tajpado. Aldone, WordPress konservas reviziojn de la verko.
  5. Ĉiu enhavo, ĉiu datumo estas arkivebla kaj movebla.
  6. WordPress oferas eblon havi unuopan retejon aŭ plur-retejan reton kiel WordPress.com, CNN, ktp. Ĉiu retejo en reto povas havi malsaman aspekton, malsamajn kromprogramojn kaj propran administradon, dum tut-retaj politikoj kaj ĝisdatigoj povas esti ŝaltitaj je alklako de butono.
  7. Paĝoj en WordPress estas generitaj dinamike, per uzo de modeloj (ankaŭ nomitaj ŝablonoj). La paĝoj estas ree naskitaj ĉiam, kiam vizitanto vizitas la paĝon. La enhavo estas prenita de la datumbazo kaj aplikita al ŝablono por krei paĝon por la vizitanto.
    Tio signifas, ke ĉiuj ŝanĝoj al WordPress estas aplikitaj tuj al ĉiu enhavo.
    Uzanto de WordPress kompreneble ankaŭ rajtas modifi la ŝablonojn, laŭ propra gusto.
  8. Sekurecaj riparoj kaj plifortikaĵoj al la kerno de WordPress estas aplikitaj al retejoj per aŭtomata ĝisdatigo. Enigitaj valoroj estas ekzamenitaj por aŭtenteco. WordPress neniam konservas pasvortojn sen unue ĉifri ilin. WordPress uzas la 20 milionojn da uzantoj de WordPress.com kiel beta-testantojn 😐 por testi novajn versiojn, do je la dato de eldono, la versioj estas konataj esti stabilaj.

Nurlatinaj literoj en url

Kiam uzanto uzas ĉapelitan literon en la titolo de afiŝo aŭ paĝo, WordPress demetas la ĉapelon dum uzo en la retadreso (la URL). Tio estas por certigi, ke ĉiu retumilo aŭ legilo povas legi la URLon.
Do, se la titolo de afiŝo estus, Manĝoj de la mondo, la retadreso montrus retadreson kiel ekzemplo.com/mangoj-de-la-mondo.

Plur-paĝa afiŝo

Kelkaj utilaĵoj ne aperas en la ilobreto de la tekstredaktilo, kiel la butono por apartigi longan afiŝon en paĝojn. Tiu butono estis forigita, cele al pli puraspekta ilobreto. Do, se verkanto volas apartigi longan afiŝon, jen:
Iru al la fonto-teksta reĝimo de la tekstoredaktilo per alklako al la langeto Teksto. Tie, kie vi volas enmeti paĝo-rompon, entajpu <!--nextpage-->
Farite! Sed se vi ne vidas plurpaĝan afiŝon, bedaŭrinde, via etoso ne subtenas tiun funkcion.
Sed kun iom da kuraĝo, la enmeto de tiu kodo en vian etoson ne estas malfacila! En la dosierujo de via retejo, trovu la dosieron single.php de via etoso. La vojo estas: /wp-content/themes/nomo-de-via-etoso/single.php.
Malfermu tiun dosieron en simpla tekstredaktilo. Ĉu vi vidas la linion <?php while ( have_posts() ) : the_post(); ?> ?
Enmetu la sekvan kodon post tiu linio: <?php wp_link_pages(); ?>
Konservu la ŝanĝon. Nun, vi povas uzi plurpaĝajn afiŝojn. Estas bona ideo kopii dosieron, antaŭ ol vi ŝanĝos ĝin. Se via modifo fuŝos la aferon, vi povos anstataŭigi tiun dosieron per via kopio. Vi rajtas alternative, simple uzi la redaktilon en la administra panelo, sub Aspekto, por modifi la ŝablonojn de via etoso.

Listo de verkantoj

Nomo de aŭtoro kutime estas videbla super afiŝo. Je alklako al la nomo, leganto estas kondukita al paĝo de afiŝoj aŭtoritaj de tiu.

Kelkfoje, posedanto de retejo volas listigi ĉiujn aŭtorojn. Kodo povas esti aldonita, kromprogramoj ekzistas por tio kaj probable kelkaj etosoj ekzistas kun tiu eblo. Sed simpla konstruo de paĝo por enmeto en la menuon ankaŭ eblas.
La retadresoj bezonataj dum verkado de tia paĝo estas:

URLo de aŭtor-paĝo: ekzemplo.com/author/nomo-de-aŭtoro
RSS-fluo de aŭtoro: ekzemplo.com/author/nomo-de-aŭtoro/feed

Vidu ankaŭ liston de RSS-fluoj de WordPress-ejo.
Notu, ke ankaŭ eblas listigi kategoriojn, ktp, kun RSS-fluoj de tiuj.

Klasifikado

WordPress-afiŝoj povas esti grupigitaj diversmaniere. Kategorioj kaj etikedoj estas la kutimaj manieroj organizi afiŝojn, sed afiŝo-tipoj ankaŭ utilas.

Ekzempla uzo de kategorio: gazeto uzas kategoriojn por listigi la sekciojn de la gazeto. Kiam verkisto aldonas artikolon pri aktualaĵo, li/ŝi metas ĝin en la kategorion Aktuale. Legantoj povas elekti iri al la sekcio (kategorio) Aktuale, per la navigado de la retejo.
Etikedoj estas alia maniero grupigi temojn. Kutime, etikedoj estas uzataj pli libervole ol kategorioj. Ili estas utilaj por pli specife marki temon. Ekzemple, Mediprotekto kiel etikedo por artikolo publikigita en la kategorio Aktuale.
Afiŝoj ankaŭ povas esti aranĝitaj laŭ tipo. Kiam afiŝo estas kreita, oni elektas tipon, kiun malsamaj etosoj aranĝas kaj montras malsame ol la aliaj tipoj. Ofte elekteblaj tipoj estas Ordinara, Mencio, Bildo, Filmo, Aŭdaĵo, Citaĵo, Galerio. La tipoj oferitaj dependas de la etoso.

WordPress aŭtomate kreas paĝojn por montri ĉiujn afiŝojn en iu kategorio, etikedo aŭ tipo.
Tiuj paĝoj de kategorioj, etikedoj kaj afiŝo-tipoj povas esti aldonitaj al menuo. Menuoj estas en la administra panelo sub Aspekto. Kategorio defaŭlte montriĝas en la elekto, sed por videbligi etikedon kaj afiŝo-tipon (aŭ aranĝon), en la menuo-sekcio, iru al la Ekranaj agordoj je la supro de la paĝo kaj marku tiujn skatolojn. Jen, nun vi povas elekti aldoni ilin al menuo.

Ankaŭ, ili povas aperi en la navigado de flankpanelo.

Problemo, tamen, pri la retadresoj de ĉiuj tiuj. WordPress montros la anglajn vortojn Category kaj Tag en la URLoj de kategori- kaj etikedo-paĝoj, escepte se vi iros al la agordo Fiksligiloj de la administra panelo kaj entajpos viajn elektojn por anstataŭigi tiujn vortojn (Ekz: entajpo de kategorio por anstataŭigi category). Vi devas fari tion antaŭ publikigo de io! Se vi faros la ŝanĝon post publikigo, la dissendita kaj jam konata url estos malĝusta post la ŝanĝo. Kaj bedaurinde, estas neniu opcio ŝanĝi la anglajn vortojn de la URLoj de afiŝo-tipoj.

Novaĵo mi atentigis la ĉefan programiston de Majstro…

Novaĵo: mi atentigis la ĉefan programiston de Majstro de ekzamenoj kaj enketoj pri mankanta ‘internaciigo’; t.e., neeblo traduki partojn de la kromprogramo. Li promesas aldoni tiun kodon al la mankantaj partoj antaŭ la sekva eldono.
Li ankaŭ promesas testi mian sugeston uzi specifan funkcion de WordPress date_i18n() por kontroli la datoprezenton de la lokaĵo.
Bone, ĉar tio estas interesega kromprogramo.
Ho, en la pakaĵo mi vidis, ke ekzistas tradukoj (nu, partaj tradukoj, ĉu ne?) al:
da_DK
es_ES
it_IT
nl_NL
pt_BR
th

Roloj

WordPress-retejo donas eblon havi multajn uzantojn. Do, ekzistas kelkaj roloj por asigni al uzantoj. La roloj havas malsamajn rajtojn al modifado de la enhavo de la retejo. Jen, listo de la roloj, komencanta je la plej limigita. Ĉiu sekva rolo en la listo havas la rajtojn de la antaŭa rolo, kaj la novajn listigitajn por tiu.

Abonanto rajtas legi komentojn, komenti, ricevi novaĵleterojn, ktp, sed ne rajtas krei enhavon.

Kontribuanto rajtas verki kaj modifi proprajn afiŝojn, sed ne rajtas ilin publikigi kaj ne rajtas alŝuti aŭdvidaĵojn.

Aŭtoro rajtas publikigi proprajn afiŝojn kaj rajtas alŝuti aŭdvidajojn.

Redaktanto rajtas publikigi kaj administri afiŝojn, eĉ de aliaj.

Administranto havas alirrajton al la administrado de la retejo. (Averto: administranto havas povon detrui la retejon!)

En reto de WordPress-ejoj, super-administranto rajtas administri la reton.