BuddyPress-instrukcioj

Komencaj paŝoj al BuddyPress (socia retejo por WordPress). Vidu ankaŭ Instalon kaj Oftajn demandojn.

1. Se vi ankoraŭ ne faris, iru al Agordo -> Fiksligiloj de via adminstra panelo de WordPress kaj certiĝu, ke la URLoj (retadresoj) ne enhavas demandosignon (do, evitu la agordon ‘Simpla’).

2. En la administra panelo de via WordPress, iru al Kromprogramoj -> Aldoni novan kaj serĉu BuddyPress. Alklaku al ĝi, instalu kaj aktivigu.

3. Se vi volas forumojn, instalu ankaŭ bbPress.

4. Iru al agordoj de bbPress, Url-nomoj por forum-uzantoj kaj ŝanĝu la url-nomon de ŝatataj temoj al ‘shatataj’ aŭ al iu alia nomo sen ĉapelitaj literoj. Ŝanĝu aliajn nomojn laŭplaĉe, sen ĉapelitaj literoj.

5. Iru al Agordo -> BuddyPress kaj faru agordojn en ĉiu langeto. Sur la langeto Paĝoj, vi vidos la aŭtomate kreitajn paĝojn ‘Membroj’, ‘Aktiveco’ kaj ‘Grupoj’ kaj por registrado ‘Registriĝi’ kaj ‘Aktivigi’. Vi povas alklaki al ‘Rigardi’ por vidi la paĝojn kaj retadresojn en la adresbreto de via retumilo. Se ne plaĉas al vi la nomoj de tiuj paĝoj, vi povas krei novajn paĝojn: donu al la novaj paĝoj nur titolojn. Lasu ilin malplenaj. Post la kreo de novaj paĝoj, revenu al Agordo -> BuddyPress -> Paĝoj kaj elektu tiujn novajn paĝojn el la falmenuoj. Ne forgesu alklaki la butonon Konservi agordojn.

Por rigardi la registriĝan kaj aktivigan paĝojn, vi devas elsaluti aŭ uzi malsaman retumilon.

6. Por aperigi BuddyPress-paĝojn en via menuo aŭ menuoj, iru al Aspekto -> Menuoj -> BuddyPress kaj elektu laŭplaĉe.

7. Por kromprogrametoj en flankpanelo aŭ la piedo, iru al Aspekto -> Kromprogrametoj kaj elektu la deziratajn kromprogrametojn de BuddyPress. Ekzemple, eble vi preferus havi ensalutilon al BuddyPress en flankpanelo ol en la ĉefa menuo.
Se vi havas bbPress, vi vidos ankaŭ kromprogrametojn por bbPress.

8. Sur la langeto Opcioj, ne eblas doni konsilon, ĉar la bezonoj de administrantoj estos diversaj. Post provado, vi povas reveni kaj ŝanĝi opciojn.

9. Se vi volas aldoni kampojn al la profiloj de uzantoj, iru al la menuo Uzantoj -> Profilaj kampoj. Ekzemple, se vi volas, ke uzantoj donu informon pri lingvonivelo en profiloj, alklaku al Aldoni novan kampon, donu nomon al tiu kampo kaj elektu tipon. Se vi volas ke uzantoj elektu el fiksitaj opcioj, elektu el la tipo Pluropaj kampoj. Donu valorojn de la opcioj, ekz. ‘Komencanto’, ‘Flua parolanto’.

Vi rajtas devigi uzon de tiu kampo, se vi volas. Vi ankaŭ povas elekti ligi tiun kampon al eblo priserĉi la katalogon de membroj. Ekzemple, se iu rigardas al profilo de ‘Flua parolanto’, la frazo ‘Flua parolanto‘ estos klakebla kaj kondukos al serĉrezultoj de membroj kiuj estas fluaj parolantoj.

10. Se vi uzas trafajn kolorojn en via retejo, vi povas ŝanĝi retleterojn por inkluzivi tiujn kolorojn. Iru al la menuo Retpoŝtoj -> Tajlori.
Tiu loko ankaŭ estas la loko ŝanĝi la kopirajton en la piedo de retleteroj.

11. Laste, ŝvebigu vian muson super “Saluton, Uzantnomo” en la supra ilobreto de la retejo. Vi vidos multajn novajn menuerojn en via persona menuo. Se vi uzas tuŝaparaton, je tuŝo vi estos kondukita al via persona panelo por BuddyPress, kiu montras ĉiun menueron.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *