Tradukitaj etosoj kaj kromprogramoj

Gluita afiŝo

Kelkaj tradukitaj etosoj https://eo.wordpress.org/about/#etosoj

Kelkaj tradukitaj kromprogramoj https://eo.wordpress.org/about/#kromprogramoj

Etoso estas ne nur la vestaĵo de retejo, etoso ankaŭ (mal)ebligas / (mal)videbligas funkciojn de WordPress.
Fojfoje, etoso povas enkonduki misfunkcion.

Kromprogramo aldonas plian funkcion aŭ econ al WordPress.
La kerno de WordPress estas kompromiso inter rapido, simpleco kaj funkcioj. La zorgoplena elekto de kromprogramoj donos al vi funkciojn por viaj celoj. Ĉar kromprogramoj ankaŭ estas tre ofte kaŭzoj de paneo de WordPress-ejo, uzu minimuman nombron.

Post instalo

Ĉu vi ĵus instalis WordPress, sed ne scias kion fari? Estas kvazaŭ vi ekpaŝis en densan arbaron, ĉu ne? Vi ne vidas la vojon. Iru al Unuaj paŝoj ĉi tie, en la Kodekso de WordPress: https://codex.wordpress.org/First_Steps_With_WordPress. Vi probable trovos konatan lingvon en la listoj de tradukoj.
Mi neniam tradukis ĝin, pro manko de petoj.
Ĉu mi devus enmeti tradukon en la Kodekson?

Jen, suplemento:
Se via etoso ne montras ensalutan ligilon, iru al via-retejo/com.wp-adminvia-retejo.com/login (tiu lasta estas ebla en versio 3.4 kaj pli novaj. Nu, ankaŭ eblas via-retejo.com/wp-login.php)

Post ensaluto: vi vidas la ĉefpaĝon de la administra panelo. Je la supro de la ekrano estas la ilobreto. Tie, la nomo de via retejo estas baskulo-ligilo; kiam vi alklakas ene de la administrejo, vi iras al la publika fasado – specife, al la ĉefpaĝo. Ĉe la fasado, vi ankaŭ povas vidi la ilobreton. Alklako al la retejonomo kondukas vin al la administra panelo.

Pri la fasado: kutime etoso havas lokon por bildo je la supro, kun loko por la retejonomo kaj frapfrazo.
Sube de tio, kutime estas loko por menuo.
Flanke de la tekstokorpo, videblas ligiloj kaj titoloj. Tiu flankopanelo enhavas kromprogrametojn rilate navigadon kaj vi rajtas enmeti pli.
Je la subo de la paĝo estas piedo. Foje, etoso donas eblon meti kromprogramojn ankaŭ en la piedo.

Rigardu afiŝon. La kutima afiŝo-tipo havas titolon. Vi vidas ankaŭ daton de publikigo kaj eble asignitan kategorion. Tiuj informoj estas konsideritaj metadatumoj de la afiŝo.
En WordPress, afiŝoj estas grupigitaj laŭ kategorioj kaj/aŭ etikedoj. En la flankpanelo, vi eble vidas kategorion. Komence, la nomo de la kategorio estas Senkategoria. Alklaku al tiu por esti kondukita al paĝo konstruita por montri ĉiujn afiŝojn en tiu kategorio.

Ankaŭ eble en via flankpanelo estas Arkivoj. Arkivo-paĝo estas indekso de afiŝoj.

Revenu al la administra panelo per alklako al la retejonomo (memoru ke tiu ligilo baskulas.)
Vi denove estas en la ĉefpaĝo de la panelo, kiu montras novaĵojn kaj rapid-informojn, eble enhavas lokon por skribi rapidan malneton, kaj ankaŭ la maldekstran navigadon (maldekstre 🙂 ). La navigado donas eblon ŝvebigi muson super la eroj por aperigi submenuojn. Sed se vi uzas tuŝekranon, simple tuŝu la menuerojn.

Iru al la agordoj de la retejo por ŝanĝi aŭ alĝustigi multajn ecojn de via retejo. Ekzemple, en Fiksligiloj, decidu pri prezento de la retadresoj. En kiu formo vi volas aperigi retadresojn (URLojn) al viaj paĝoj, afiŝoj, ktp?
En tiuj ekranoj, se vi bezonas helpon, navigu al la supro de la paĝo kaj alklaku aŭ tuŝu Helpon.

RSS

RSS-fluoj en WordPressaj retejoj estas ĉe la retadresoj:

Fluo de la afiŝoj: ekzemplo.com/feed

Fluo de komentoj de la afiŝoj: ekzemplo.com/comments/feed

Fluo de komentoj pri iu aparta afiŝo: ekzemplo.com/nomo-de-afisxo/feed

Fluo de afiŝoj de aŭtoro: ekzemplo.com/author/nomo-de-auxtoro/feed

Fluo de aparta kategorio: ekzemplo.com/category/nomo-de-kategorio/feed

Fluo de aparta etikedo: ekzemplo.com/tag/nomo-de-etikedo/feed

Fluo de aparta afiŝo-tipo: ekzemplo.com/feed/?post_type=nomo-de-tipo

Fluo de serĉorezulto: ekzemplo.com/?s=serĉtermino&feed=rss2ekzemplo.com/?s=serĉ+vortoj&feed=rss2

Kelkaj etosoj videbligas al la legantoj tiujn fluojn, kelkaj ne. Se via etoso ne videbligas ilin, vi povas enmeti ilin kiel kromprogrameton. Iru al la administra panelo Aspekto -> Kromprogrametoj kaj rigardu ĉu la skatolo RSS estas disponebla por enmeto en flankpanelon aŭ piedon. Aliaj eblaj skatoloj estas Teksto kaj Propra menuo (jam kreita). Kompreneble, alternativa loko por fluoj estas en la ĉefa menuo. Laŭ via plaĉo!