aliaj koncizkodoj de Indexy

1. Enmeto de eltiraĵo de gloso en tekston: [indexy_excerpt term="termino"]
Defaŭlte, la eltiraĵo montras la unuajn 55 vortojn el la gloso. Se vi volas montri malsaman grandon de eltiraĵo, jen: [indexy_excerpt term="termino" length="longo"]. Ekzemple:

‘Majstro’ ebligas plurajn tipojn de demandoj. [indexy_excerpt term="Cifera" length="17"] =

‘Majstro’ ebligas plurajn tipojn de demandoj. Demando-tipo Cifera akceptas nur ciferan respondon. Akcepteblaj respondoj, sed tamen eble malĝustaj: 1, 2, 3, 24, 205. […]

2. Permana emfazo kaj alklakeblo de malsama vorto aŭ frazo ol la termino mem: [indexy_highlight term="termino"]emfaz-vorto(j)[/indexy_highlight]
Ekzemple:

Stumpvortoj ŝparas tempon dum tajpado, kiel [indexy_highlight term="Sal"]tiu por ‘Saluton’[/indexy_highlight]. =

Stumpvortoj ŝparas tempon dum tajpado, kiel tiu por ‘Saluton’.

3. La konciz-kodo indexy_ignore malebligas emfazon de terminoj en sekcio de afiŝo aŭ paĝo.
[indexy_ignore]Sal! Ne-emfaza sekcio de artikolo.[/indexy_ignore]. Se vi delasas la fermkodon [[/indexy_ignore]], glosoj en la resto de la artikolo ne ricevos emfazon. Ekzemplo de uzo:

Sal! Ne-emfaza sekcio de artikolo.

Fonto

Uzo de Indexy

Uzo de Indexy: ĉiu gloso/termino estas aparta paĝo. Enmetu la terminon kiel la titolon. En la tekstokorpo, entajpu la difinon. Elektu opciojn laŭplaĉe. Konservu la paĝon kaj jen, tiu termino (kaj sinonimoj, se vi elektis tiun opcion) estos emfazita(j) en teksto de la retejo. Nu, ne funkcias en kelkaj kromprogramoj. Ŝvebigu la muson super emfazita termino. Vi devus vidi ŝpructekston.

Kiam vi estas preta krei glosaron (indekson de la glosoj), kreu novan paĝon de WordPress kaj en la tekstokorpon enmetu la konciz-kodon:
[indexy_index]
Donu titolon. Farite!