Klasifikado

WordPress-afiŝoj povas esti grupigitaj diversmaniere. Kategorioj kaj etikedoj estas la kutimaj manieroj organizi afiŝojn, sed afiŝo-tipoj ankaŭ utilas.

Ekzempla uzo de kategorio: gazeto uzas kategoriojn por listigi la sekciojn de la gazeto. Kiam verkisto aldonas artikolon pri aktualaĵo, li/ŝi metas ĝin en la kategorion Aktuale. Legantoj povas elekti iri al la sekcio (kategorio) Aktuale, per la navigado de la retejo.
Etikedoj estas alia maniero grupigi temojn. Kutime, etikedoj estas uzataj pli libervole ol kategorioj. Ili estas utilaj por pli specife marki temon. Ekzemple, Mediprotekto kiel etikedo por artikolo publikigita en la kategorio Aktuale.
Afiŝoj ankaŭ povas esti aranĝitaj laŭ tipo. Kiam afiŝo estas kreita, oni elektas tipon, kiun malsamaj etosoj aranĝas kaj montras malsame ol la aliaj tipoj. Ofte elekteblaj tipoj estas Ordinara, Mencio, Bildo, Filmo, Aŭdaĵo, Citaĵo, Galerio. La tipoj oferitaj dependas de la etoso.

WordPress aŭtomate kreas paĝojn por montri ĉiujn afiŝojn en iu kategorio, etikedo aŭ tipo.
Tiuj paĝoj de kategorioj, etikedoj kaj afiŝo-tipoj povas esti aldonitaj al menuo. Menuoj estas en la administra panelo sub Aspekto. Kategorio defaŭlte montriĝas en la elekto, sed por videbligi etikedon kaj afiŝo-tipon (aŭ aranĝon), en la menuo-sekcio, iru al la Ekranaj agordoj je la supro de la paĝo kaj marku tiujn skatolojn. Jen, nun vi povas elekti aldoni ilin al menuo.

Ankaŭ, ili povas aperi en la navigado de flankpanelo.

Problemo, tamen, pri la retadresoj de ĉiuj tiuj. WordPress montros la anglajn vortojn Category kaj Tag en la URLoj de kategori- kaj etikedo-paĝoj, escepte se vi iros al la agordo Fiksligiloj de la administra panelo kaj entajpos viajn elektojn por anstataŭigi tiujn vortojn (Ekz: entajpo de kategorio por anstataŭigi category). Vi devas fari tion antaŭ publikigo de io! Se vi faros la ŝanĝon post publikigo, la dissendita kaj jam konata url estos malĝusta post la ŝanĝo. Kaj bedaurinde, estas neniu opcio ŝanĝi la anglajn vortojn de la URLoj de afiŝo-tipoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *