Plur-paĝa afiŝo

Kelkaj utilaĵoj ne aperas en la ilobreto de la tekstredaktilo, kiel la butono por apartigi longan afiŝon en paĝojn. Tiu butono estis forigita, cele al pli puraspekta ilobreto. Do, se verkanto volas apartigi longan afiŝon, jen:
Iru al la fonto-teksta reĝimo de la tekstoredaktilo per alklako al la langeto Teksto. Tie, kie vi volas enmeti paĝo-rompon, entajpu <!--nextpage-->
Farite! Sed se vi ne vidas plurpaĝan afiŝon, bedaŭrinde, via etoso ne subtenas tiun funkcion.
Sed kun iom da kuraĝo, la enmeto de tiu kodo en vian etoson ne estas malfacila! En la dosierujo de via retejo, trovu la dosieron single.php de via etoso. La vojo estas: /wp-content/themes/nomo-de-via-etoso/single.php.
Malfermu tiun dosieron en simpla tekstredaktilo. Ĉu vi vidas la linion <?php while ( have_posts() ) : the_post(); ?> ?
Enmetu la sekvan kodon post tiu linio: <?php wp_link_pages(); ?>
Konservu la ŝanĝon. Nun, vi povas uzi plurpaĝajn afiŝojn. Estas bona ideo kopii dosieron, antaŭ ol vi ŝanĝos ĝin. Se via modifo fuŝos la aferon, vi povos anstataŭigi tiun dosieron per via kopio. Vi rajtas alternative, simple uzi la redaktilon en la administra panelo, sub Aspekto, por modifi la ŝablonojn de via etoso.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *