What a migraine feels like

The pain starts as a minor tightness in one side of the forehead, or my eyes start aching. I take painkiller. After an hour or two, the pain intensifies and becomes a knife in the forehead and slicing down into an eye. Light hurts, any sound hurts. I lie down on my belly. Lying on my back is out of the question; the pain becomes more intense. After a couple more hours, more painkiller. It doesn’t help much. The pain becomes a sharper knife; the nausea starts. When I finally have to vomit, I can’t stop. I keep heaving till I think my ribs are going to come up, until I pee on myself. I try to clean myself up and go back to bed. The phone rings, which hurts my head and makes me vomit again. This time, after a million heaves, I don’t bother getting up off the bathroom floor.

The hours go by. My mind wanders from the pain to random images, some gory and gruesome, some of family and friends. Sometimes sleep takes me from the pain for a while. Sometimes the pain is so bad, I rap my head against the floor. During that second of contact, there’s no pain. So I rap again, of course. If I lived in a city, I think I’d contact a drug dealer for something strong enough.

The hours go by. Eventually I slurp a little water from the tap in the bathroom. I know I’m dehydrated; don’t much care, except that it might worsen the pain.

The days go by. The worst part is over; the pain has become more manageable. A Tramadol actually has some effect. I try to cook something and do a little laundry. I check my email, but the older messages, further down in the inbox, will never be answered.

The pain disappears. Thanks to the daily doses of the beta blocker Propanolol, it’ll be a couple of weeks before I have another migraine. I try hard to live in the present; to exist happily in the pain-free days, but that’s in fact impossible. I’ve become bitter and I’ve become afraid, afraid of the coming pain.

 

La doloro komenciĝas kiel milda premo, en unu flanko de la frunto, aŭ en la okuloj. Mi glutas kontraŭdoloran medikamenton. Post horo aŭ du, la doloro intensiĝas kaj iĝas tranĉilo en la frunto, klingo suben en okulon. Lumo doloras, iu ajn sono doloras. Mi kuŝas sur mia ventro nepre; surdorsa kuŝado fortigas la doloron en la kapo. Post aliaj du horoj, pli da medikamento. Apenaŭ efikas. La doloro iĝas pli akra tranĉilo; la naŭzo komenciĝas. Kiam fine mi devas vomi, la vomado estas senfina. Ĝis la muskolaj spasmoj kvazaŭ suprenirigas la ripojn; ĝis mi pisas sur min. Mi penas lavi min kaj reveni al la lito. La telefono sonoras — tiu sono doloras kaj igas min vomi denove. Ĉi-foje, post miliono da spasmoj, mi restas sur la planko de la necesejo.

Horoj pasas. La menso vagas de la doloro al hazardaj imagoj, iuj makabraj, iuj plaĉaj bildoj de familianoj kaj amikoj. Foje dormo forkondukas min de la doloro, portempe. Foje, la doloro estas tiel intensa, ke mi batas la kapon kontraŭ la planko. Dum tiu sekundo de kontakto, estas neniu doloro. Do mi batas denove, kompreneble. Se mi loĝus en urbo, mi opinias ke mi kontaktus drog-ŝakriston por narkotikaĵo sufiĉe forta.

Horoj pasas. Fine, mi deĉerpas iom da akvo de la krano en la banĉambro. Mi konscias ke mi estas seka (dehidrata?) kaj estus indiferenta, escepte ke tiu stato eventuale plifortigus la doloron.

Tagoj pasas. La plej terura parto estas malantaŭ mi; la doloro estas pli traktebla. Dozo da Tramadol eĉ fine mildigas la doloron rimarkinde. Mi penas kuiri kaj lavi vestaĵojn. Mi kontrolas retleterojn, sed la malnovaj mesaĝoj pli subaj en la leterkesto neniam ricevos respondojn.

La doloro malaperas. Danke al la ĉiutagaj dozoj da “beta blocker” Propanolol, eble du semajnojn mi vivos sendolore. Mi forte klopodas vivi en la nuno; ekzisti feliĉe en la sendoloraj tagoj, sed tio, fakte, ne eblas. Mi iĝis amara kaj mi iĝis timema, timante la estontan doloron.

————–

Informe:

Honesta priskribo de la sento de plurtaga migraine (status migrainosus) angle, migreno aŭ hemikranio esperante.

*Kelkaj homoj ne komprenas ke 1. hemikranioj/migrenoj ne estas same kiel aliaj kapdoloroj 2. kelkaj homoj trasuferas hemikranion dum tagoj, ne horoj 3. kelkaj homoj ne trovas kuracon, malgraŭ konsultadoj kun pluraj kuracistoj

*Suferanto de severaj migrenoj estas neeviteble maldungita, do jam ne havas sanan asekuron. Vizito al la urĝejo aŭ enhospitaliĝo sekve, estas tro multekosta. Aldone, nur ĉipaj medikamentoj estas aĉeteblaj. (jes, mi parolas pri mi)

——

La majstro kaj Margarita: «Nu jes, sendube! Tio estas ĝi, ĝi denove, la nevenkebla, terura hemikranio, malsano ĉe kiu doloras duono de la kapo. Kontraŭ ĝi ne ekzistas rimedo, malestas kuraco. Mi provu ne movi la kaponhttp://www.esperanto.mv.ru/MM/UTF8/02.html

auntbonita
My aunt Bonita, who committed suicide at least partly because of severe migraines.

Cindy Moon McKee