Modifita en 23 10 2015

Enretaj vortoj

Hey, an English-Esperanto dictionary is Reta Vortaro. That’s the English index.

abonfluo La sendo kaj ricevo de avizoj pri aŭ tuta enhavo de novaj afiŝoj en retpaĝo. Legu pli pri la plej populara strukturo por ebligi abonrilatojn, RSS, en Vikipedio. Pria filmo. Esperantigita simbolo de RSS-fluo: Angle feed, RSS feed, news feed.

android/o Roboto konstruita por aspekti kiel homo. Rim. Samnoma populara operaciumo por porteblaj aparatoj popularigas kaj internaciigas la anglalingvan vorton android.

atomcentralo, atomelektrejo, atomkerna centralo, nuklea elektrejo, nukleenergia centralo Termika centralo kiu uzas nuklean reaktoron kiel la fonton de varmo por la kreo de uzebla energio, kutime elektra energio: La akcidento de la unua atomcentralo de Fukuŝimo…nuklea reaktoro
Angle nuclear power plant, atomic power plant, nuclear generator.
Rim. Ĉi tiuj terminoj devus esti listigitaj sub ‘atom/o’, ‘central/o’ kaj ‘nukle/o’ en Reta Vortaro kaj PIV.

aŭdvida, sonbilda, plurmedia Enhavanta sonaĵon kaj/aŭ vidaĵon kaj ofte tekston en komunikaĵo: ..la itala aŭdvida pejzaĝo konsistas do el 600 lokaj televidoj..; Ni prezentas al vi kelkajn plurmediajn novaĵojn,... ~aĵo Komunikaĵo enhavanta sonaĵon kaj/aŭ vidaĵon. Angle audiovisual, multimedia. Rim. Multaj esperantuloj erare esperantigas multimedia el la angla al iu kunmetaĵo uzanta la vorton medio. Tamen, multimedia angle uzas la difinon de media kiu similas al rimedoj esperante. Neniu el la difinoj de la esperanta medio kongruas kun la uzo de teksta, bilda kaj/aŭ sona rimedoj aŭ kanaloj de komuniko.

aŭdvida, plurmedia mesaĝo Elektronika mesaĝo, enhavanta sonaĵon kaj/aŭ vidaĵon, sendita inter komputilaj aparatoj, ekzemple inter poŝtelefonoj. ☞ seksmesaĝo, SMS, tekstmesaĝo. Angle MMS, multimedia message.

biodizelo Biofuelo por uzo en dizelaj motoroj; ofte produktita de vegetala oleo jam uzita. Angle biodiesel.

biofuelo, biobrulaĵo, biokarburaĵo Bruligaĵo de renovigeblaj vegetaĵoj; ekz. etanolo, kiu ofte estas farita de maizo aŭ sukerkano: Britaj sciencistoj sekvas neordinaran vojon por produkti biofuelon. Ili igas intestajn bakteriojn produkti dizelon. Grafikaĵo pri produkto de etanolo. Angle biofuel.

bionik/o 1. Scienca fako kiu aplikas biologiajn sistemojn kaj metodojn al inĝenieraj sistemoj: Por instrui maŝinon distingi bildojn (sen tio ĝi ne povos legi kaj entute vidi), necesas trovi metodojn de distingo, sukcesi ilin modeli, — en tio estas unu el la plej gravaj taskoj de bioniko. 2. Teĥniko anstataŭigi korpoparton per protezo, aparte elektronika aŭ meĥanika protezo. ~a 1. Rilata al ~o 1. 2. Utiliganta elektromeĥanikajn aparatojn kiel anstataŭigilojn por homaj korpopartoj en la plenumoj de danĝeraj aŭ komplikaj taskoj. 3. Havanta korpo- parton aŭ procezon anstataŭita aŭ plibonigita per protezo povigita elektronike aŭ meĥanike. Rim. Bioniko estas spliso de la vortoj biologio kaj tekniko.

bit– Prefikso elvokanta la bitojn en duuma kodo, per kiu la komputiligita mondo funkcias; do, io en komputile legebla formo. ~libro, ~monero: …la virtuala monero BitCoin (BitMonero) estos akceptata por aĉeto de biletoj por eniri la aranĝon. Rim. Bitmapo havas du signifojn: 1. Datumstrukuron, aron de bitoj reprezentantaj objekton. 2. Elektronikan mapon.

ĉaŭ Interjekcio per kiu oni kaj salutas kaj adiaŭas. De la itala ciao.

cerba-komputila interfaco Rekta komunika ligiĝo inter la cerbo kaj ekstera aparato.

cerba-komputila-interfaco
Rim. Dubinda artikolo, ĉar la kompilinto trovis nur unu ekzemplon de uzo en Esperanto.

defaŭlt/o La antaŭdecidita elekto por valoro aŭ ago kiun prenas aparato aŭ programo kiam la uzanto ne faras elekton. ~a. Antaŭelektita: Jen la defaŭlta priskribo de via grupo; Lasu tiun ĉi kampon blanka por la defaŭlta titolo1. Angle default. Rim. En komputilado, diferenco inter la terminoj apriora kaj defaŭlta estas ke en programado io apriora en la programlingvo estas havebla al la programisto sen eksplica deklaro aŭ difino, tamen la programisto devas voki ĝin por uzi ĝin. Male, defaŭlta valoro ne estas vokata de la uzanto.

e-lernado, retlernado La uzo de elektronika teĥnologio en edukado. Instruado kaj lernado estas bazitaj sur la uzo de komputiloj. Poreduka uzo de la interreto iĝas preskaŭ nepre ligita afero. Pagaj kaj senpagaj kursoj estas ofertataj. Iuj enretaj kursoj havas fiksitajn komencajn kaj finajn datojn por virtualaj klasoj, iuj metas stud-materialojn en la interreto por libera kaj sendependa aliro kaj tralegado: TTT-ejo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) pri E-lernado. Kial krizis retlernado versio 1? La “dir-kaj-testa” modelo: Gis nun retlernadaj ejoj sekvas la tradicia pedagogia modelo,.. Angle e-learning, computer-based instruction, online education.  En Vikipedio.

genetike manipulita organismo, genetike modifita organismo (GMO) Organismo manipulita je la gena nivelo en laboratorio, per forigo de geno, modifo de geno aŭ enmeto de geno el fremda organismo, tre ofte el fremda specio.  → genetika inĝenierio.
GMO: Genetike Modifita Organismo estas arte-farite ŝanĝita vivaĵo.
Angle genetically modified organism (GMO).

Gugl/o 1. Firmao kiu komercas per produktoj rilate al la interreto. 2. Interreta serĉilo, produkto de la firmao (google.com), kiu estas la plej vizitata retejo en la mondo: …vi povas provi atingi ĝin en la Reto. Ĝi nomiĝas “DicOOo.sxw”. Uzu Guglon. (g)~i (tr) Traserĉi la interreton por serĉesprimo pere de la gugla serĉilo: (abs) Kiam ajn mi guglas, mi ĉiam tre ŝatas trovi tion, kion mi ne serĉis; Mi guglis respondon sensukcese, do mi ne scias. Angle Google.
Rim. Alia signifo de guglo estas la nombro 10100. Angle googol.

homoido (hom-oid-o), humanoido (human-oid-o) Estaĵo aŭ mekanikaĵo kiu posedas ecojn rigardataj kiel homaj trajtoj: Nano estas speco de homoido en folkloro..; la homoido rezistu ŝprucaĵojn, polvon, kaj entute la normalan labormedian rigorecon de fabriko aŭ metiejo. Angle humanoid.

-iĉ Maskla sufikso: Ĉu venas la patriĉo aŭ la patrino de tiu infano? Rim. 1. En la ekzempla frazo, la uzo de patriĉo efektive igas la vorton patro seksneŭtrala, do tia uzo tuŝas jam firmajn konceptojn pri vortoj. 2. -iĉ estas en Reta Vortaro, tamen la rimarko kastras la sufikson, ĉar multaj esperantuloj ne uzas radikojn kiel amikon seksneŭtrale; ili parolas pri viro kiam ili uzas la vorton amiko. Sekve, la neŭtrala uzo de ĝeneralaj radikoj ankaŭ tuŝas jam firmajn konceptojn pri vortoj.

interkona ret(ej)o Vidu sube

ĵakuz/o Banejo kiu ŝprucas fluojn de akvo, por kurace aŭ plezure masaĝi la bananton. Angle jacuzzi, hot tub, whirlpool bath.

kielas? Kiel vi fartas?

kofrovorto Spliso de du vortoj. En Vikipedio.

krad-etikedo Datumo utiligante kradon por doni atributon al la tuj sekvanta teksto. Uzita en pluraj retejoj por igi la tiel markitan tekston alklakebla. Alklako aŭ priserĉo montras liston de ĉiu afiŝo kiu enhavas tiun etikeditan tekston: Oni povas inventi siajn proprajn kradetikedojn kaj poste serĉi ilin,... Ekzemplo de uzo: Semajnfina Kunvidejo en Esperanto okazos en 2 horoj. PARTOPRENU!! #kunvidejo #Esperanto. Angle hashtag. Rim. En la angla, la krado kun la akompana teksto estas konsiderata unu hashtag. Se tiu uzo estas sekvata, en la ekzempla frazo, #kunvidejo estas krad-etikedo kaj #Esperanto estas krad-etikedo.

kultura ekologio Arkeologia teorio proponita de Julian Steward, kiu resumis la teorion kiel la pristudadon de la procezoj uzitaj de socio por adapti sin al la ĉirkaŭa medio: …tiu ĉi artikolo fokusiĝas je somaliparolantoj, ligante la sperton de anoj de tiu ĉi lingvominoritata komunumo al la kultura ekologio de la urbo.; La politika ekonomio kaj kultura ekologio de Esperanto fariĝu esplortemoj de niaj intelektuloj kaj bazaj konceptoj en nia planado.ekolingvistiko.
Angle cultural ecology.

kunvidejo (kun-vid-ejo)Termino uzata por priskribi servon de Google, kiu ebligas vidalvidajn babilojn per retkameraoj. Angle Google+ Hangout.

laŭmenda presado, laŭpeta presado Servo kaj teĥniko kiuj ofertas poekzempleran presadon de paperaj libroj. Per tiu rimedo, ekzemplero de libro ne estas presata ĝis ricevo de mendo: …kiu rakontas pri bitlibroj kaj laŭmenda presado. Angle print on demand, POD.

mediokr/a mezkvalita, sed kun negativa nuanco de nesufiĉeco: 8. Aksiologiaj: mezkvalita (neŭtrala) – mediokra (kun negativa pritakso); Nia leganto estas junulo proksimume dudekjara, absolute mezvalora, eĉ mediokra, sen apartaj taŭgecoj nek por sporto, nek por mekaniko, nek por belarto.

mikroblogo Formo de blogo kiu permesas malmultajn vortojn en unu afiŝo. Uzantoj utiligas mikroblogojn por rapide afiŝi personajn novaĵetojn aŭ informojn pri eventoj. Ero afiŝita al mikroblogo estas foje nomata pepo: Vd. Tvitero.

mikrorakonto Mallonga rakonto kiu gajnis popularecon en la interreto. Ekzemplo de mikrorakonto kun la vorto uzata kiel krad-etikedo: #mikrorakonto #filozofio #ideologio #religio. Angle flash fiction, short short story, micro fiction.

mojos/a La mallongigo de ModernJunStila. Malaĉa, laŭ la normoj de la junularo. Muzaiko estas tuttempa tutmojosa tutesperanta radio! Angle cool, groovy.

na Prepozicio kiu anstataŭas uzon de la akuzativo; uzata kiam la akuzativo estus stumbla: Mi legis na Gerda Malaperis.

nelokdependa komputado, nuba komputado La uzo de foraj komputiloj (serviloj) por konservi kaj disponigi dokumentojn kaj provizi programojn kaj aliajn rimedojn, por alirorajto de iu ajn komputilo en iu ajn loko. En la nubo Esprimo uzata por paroli pri io, kio estas lokita en fora komputilo, sed alirebla kaj uzebla: Oni povas uzi lokan legilon, sur propra komputilo aŭ navigilo, sed estas multe pli interese disponi je tia ebleco en la nubo,.. Angle cloud computing, in the cloud.

nerd/o Slango por iu, kiu estas konsiderata enuige intelekta kaj studema, estas mallerta socie kaj ofte havas obsedan intereson en iu fako: ..ĝi aspektas kiel sistemo farita de “nerdo” por “nerdo”. Angle nerd. Rim. Interese, nerdo ekzistas ankaŭ en la angla. Nerdo angle signifas supernerdo.

nuklea reaktoro, nuklea reakciujo Aparato en nukleenergia elektrejo kiu entenas la kreon kaj persiston de nuklea reakcio: Unu el la fajrobrigadanoj, kiuj okupiĝis pri la elpumpado al la nuklea reaktoro…atomcentralo
Angle nuclear reactor, nuclear generator, chain reactor.
Rim. Ofte uzata sinonime kun nuklea elektrejo.

peĉakuĉ/o Serio de mallongaj prezentaĵoj en kiu ĉiu prezentanto rajtas montri maksimume 20 lumbildojn aŭ ilustraĵojn, priparolante ĉiun bildon maksimume 20 sekundojn. De la japana ペチャクチャ. Angle PechaKucha Pecha Kucha.

podkast/o Aparta registraĵo elsendita per la interreto. ~ado. La farado kaj disponigo de tiuj registraĵoj. Ekzemploj: http://la-ondo.rpod.ru/, http://esperanto.cri.cn/94uk/ . Angle podcast. Rim. Kutime, temas pri sonregistraĵoj, sed foje la vorto estas uzata kiam parolante pri videaj registraĵoj/filmetoj.

saŭdad/o Nostalgio, miksita kun ĝojo, dum oni rememoras eventojn kaj sentojn spertitajn en la pasinto kun amato aŭ amataĵo. Samtempe, estas sento de perdo de kunesteco kun la celo de la amo. ~i (tr) Havi senton de ~o por iu aŭ io: Mi saŭdadas vin. De la portugala en Esperanton.

SAV, Senpilota Aera Veturilo, senpilota aviadilo, radiostirata aviadilo Aviadilo kiu flugas en la atmosfero de la tero sen fizike ĉeesta piloto, ĉar stirata de fora pozicio: Ni havas tre malmulte da SAV-oj, en limigita uzado,.. La Federacia Oficejo de Enketado (FBI), federala usona polico konfirmis la uzadon de Senpilota AerVeturilo (SAV) sur la usona teritorio.. ..senpilota aviadilo de la usona armeo dufoje atakis la triban regionon de Pakistano kaj mortigis almenaŭ 26 homojn. Kamikazo : mia korpo estas armilo. Radiostirata aviadilo : mia armilo estas sen korpo. Angle UAV, unmanned aerial vehicle, drone.

ŝli Seksneŭtrala pronomo devenanta de la elparolo de ŝ/li: ..kiu ajn esperantulo ne senpere kompareblas al averaĝa homo ĉirkaŭ ŝli, ne ĉar ŝli estus pli bona aŭ inteligenta, sed tial ke ŝli laŭ siaj personaj trajtoj membras neaveraĝan grupon..Rim. Vidu ĉiujn sugestojn en Vikipedio.

SMS, SoMoSo 1. La servo kaj la sendo de tekstmesaĝo aŭ somoso, kutime inter poŝtelefonoj. La akronimo SMS estas konsiderata reprezenti la esperantigitan terminon Skriba Mesaĝeto-Servo aŭ Servo de Mallongaj Sendaĵoj. 2. La mesaĝo mem: Necesas, ke esperantistoj tra la mondo sendu somosojn al afrikanoj…→tekstmesaĝo. Angle SMS (Short Message Service).

socia reto, interkona reto, socia retejo, interkona retejo, soci-kona retejo Retejo kiu ebligas la konstruon de konatiĝa reto aŭ interrilatado inter uzantoj, per la kunhavigo kaj prikomentado de fotoj, tekst-afiŝoj kaj eventoj. Ankaŭ la reto mem ene de tia retejo: Socia reto vK estas eble la plej granda mirinda sukceso de ruslingva Interreto:.. Rim. Kutime socia retejo orientas la servojn al individuaj uzantoj. La bezonoj de enreta komunumo foje postulas forumojn kaj babilejojn kiujn administras membroj de la komunumo.

stent/o En medicino, tubo enmetita en korpan kanalon por ree ebligi liberan fluon. En Vikipedio.

tabuleto, tabulkomputilo Portebla komputilo kun grandeco inter poŝkomputilo kaj tekokomputilo. Angle tablet computer.

tekstmesaĝo Elektronika mesaĝo, kutime tajpita, sendita inter komputilaj aparatoj, ekzemple inter poŝtelefonoj. ~i (tr, ntr) Tajpi kaj sendi tekstmesaĝon: Mi tekstmesaĝis vin antaŭ du horoj!; Ĉu vi tekstmesaĝas en esperanto? Angle text message.

transhomarismo, transhomismo Movado kiu celas plibonigi la homaron pere de sciencaj kaj teĥnologiaj rimedoj, ĝis la idealo, la plene humana homo, aŭ ‘humano’.
…kiu priskribas la evoluon de la homa raso en pli kompleksajn estaĵojn, anticipas tion kion oni nun nomas “la transhomarismo”, kaj influis multajn verkistojn tiel diversajn kiel Brian ALDISS, Stanislaw LEM, C. S. LEWIS, kaj William AULD.
Angle transhumanism.

tri-dimensia printado Procedo kiu sekvas komputilajn instrukciojn por ‘printi’ plastajn aŭ metalajn partojn por solida 3-dimensia objekto. Parto estas konstruita per la aldono de sinsekvaj tavoloj de materialo: 3D-printiloj surprizas sed des pli surprizas lastatempe prezentita eltrovo: 3D-skribilo.
Rim. 1. Nomita fabrikado per aldono (aŭ adicio). La kutima kreo de objekto estas per fortranĉado de kruda materialo, en procedo de fabrikado per depreno. 2. Intereso kreskas lastatempe pro la draste falanta kosto de tia maŝino, sugestante ke en la estonto tri-dimensia printilo povus okupi lokon en multaj hejmoj.

trol/o Iu, kiu afiŝas provoke en forumo, cele al disrompo de la temo: Nun estas trolo en la babilejo.
Ilustraĵo.
Angle troll.

Tviter/o, Tŭitero Mikrobloga servo kiu permesas maksimume 140 signojn en unu mesaĝo, nomita pepo (angle tweet). Angle Twitter.

ŭaŭ Interjekcio por esprimi senton de miro. Transskribaĵo de la angla wow.

ujutn/a Kvazaŭ hejmeca etoso; komforta kaj amikema etoso.→ gemuta. Ne ekzistas en la angla.

vodu/o Tradicia okcident-afrika religio. Angle vodun. En Vikipedio.

volatilaj organikaj kombinaĵoj, volatilaj poluaĵoj: Organikaj kemiaĵoj kiuj havas altan vaporpremon je normalaj temperaturoj, ebliganta facilan vaporiĝon en la aeron. En la ĉirkaŭbaritaj ejoj, tiuj volatilaj organikaj kombinaĵoj ŝvebas kaj ne povas esti reciklitaj per la natura purigado de la tera ekosistemo.
Angle volatile organic compounds.

vudu/o Haitia religio devenata de voduo. ☞ envulto. Angle voodoo.

zombi/o Fikcia revenanto de la morto, plejofte prezentita kiel senpensa kaj avida je la gusto de homa karno, aparte la homa cerbo. Zombioj havas longan historion en literatura kaj popola tradicioj de multaj kulturoj. Rim. Vidu ankaŭ difinon 2 en Reta Vortaro. Angle zombie.

Sugestoj

haŭtspuro Registraĵo por la analizo de nur la haŭto en foto, por distingi la unikecon de la tuto de faltoj, poroj kaj teksturo en tiu haŭto disde la haŭto de iu alia persono. ☞ biometrio. Angle skinprint, skin print (la analizo: surface texture analysis, skin texture analysis). Rim. Haŭtspuroj povas distingi inter ĝemeloj kun la sama genomo.

retalligo Alligo de interrete konektita aparato al aparato kiu ne havas aliron al la interreto, por kunhavigi tiun aliropovon.
Vidu ilustraĵon de poŝtelefono alligita al tekokomputilo, por transdoni la retaliron kiun ĝuas la telefono ankaŭ al la tekokomputilo.
retkaptejo.
Angle tethering.

seksmesaĝo Elektronika mesaĝo enhavanta nudan foton kaj/aŭ amoran tekston, sendita inter komputilaj aparatoj. Angle sexting = seksmesaĝado; sugesto de W.G.: seksti spliso de seks/ kaj teksti.

vizaĝetikedo Datumo donanta informon al komputila programo rilate foton de vizaĝo kaj uzata en la identigo de la posedanto de tiu vizaĝo. Angle photo tagging = vizaĝetiketado.

vizaĝospuro Registraĵo de vizaĝo, uzita de komputila programo por identigi iun, same kiel la uzo de fingrospuro. ☞ biometrio.
Angle faceprint. Rim. 1. Malkiel fingrospuro, vizaĝospuro povas esti kaptita de distanco, sen konsento aŭ scio, per la preno de foto. 2. Vizaĝa ‘etiketado’ en sociaj retejoj estas ekzemplo de uzo de vizaĝa-rekona programo.

Pentrarto por pentristoj El mia PDF pri kazeinfarbo kaj el tiu kaj tiu [mi = mi inventis]:

(ankaŭ havebla kiel kuranta [prilaborata] PDF)

Alcida rezino, alcido mi, alternative ‘alkido’ laŭ la Angla-esperanta Kemia Vortaro de Duncan, 1956 kaj trovita enrete en Majstro: Poliestero modifita per aldono de grasacidoj kaj aliaj substancoj. Formita de alcoholo kaj organikaj acidoj, kiel ankaŭ la vorto alcido mem. En pentrarto, alcidoj estas uzitaj pro la sekiĝa tempo, kiu kuŝas inter la sekiĝa tempo de olefarbo kaj tiu de akrilfarbo. Angle alkyd; antaŭa literumo alcid. Rim. R. H. Kienle elpensis la terminon ‘alcid’ kaj poste decidis ke ‘alkyd’ estas pli belsona.
Akrilfarba pentrado: Tiu procedo de la akvopentrarto kiu uzas artefaritan akrilan rezinon en akvo kiel la vehiklon por pigmentoj. Akrilfarbo estas unu el la akvofarboj, sed iĝas akvorezista kiam sekiĝinta. Angle acrylic painting. Rim. 1. Akrila rezino permesas travideblecon de la pigmentoj kun saturita aspekto kaj rapidan sekiĝadon al farbotegaĵo kiu ne povas esti ree prilaborita.
Akvarela papero, akvarelopapero: Tipo de sorbopapero uzita kiel la subporta bazo en akvopentrado. Kutime haveblas 3 teksturoj aŭ apretaĵoj: malglata, varme premita/glata kaj malvarme premita/meztekstura. Angle watercolor paper. Malglata = rough, varme premita = hot pressed, malvarme premita = cold pressednot.
Akvarelfarba pentrado: Tiu procedo de la akvopentrarto kiu kutime uzas araban gumon kiel gluon. Akvarela farbo estas travidebla kaj brila. La dumpentra vehiklo estas akvo. Angle watercolor painting. Rim. Paperfolio sorbas la akvecan farbon ĝis la pigmentoj iras en kaj sur la erojn de la papero, male al multaj aliaj farbotipoj, kiuj tegiĝas sur la surfaco de la subporta bazo.
Akvofarboj: Tiuj farboj, kiuj uzas akvon kiel solvaĵon, nome akvarelofarbo, guaŝofarbo, akrilfarbo kaj kazeinfarbo. Angle watermedia.
Akvopentrado: Tiu procedo de la pentrarto kiu uzas la akvofarbojn.
Akvopentrarto: Kategorio de pentrarto kiu uzas la akvofarbojn por pentri. Angle watermedia.
Alizarinorubio: La historia pigmento alizarino venas de la radikoj de la planto tinktura rubio. Pro tio ke ĝi paliĝas sub lumo, nuntempe kinakridono estas pli populara ol eĉ sintezita alizarino. Angle alizarin.
Amasa koloro, densa koloromi: Plena koloro de pigmento kiam farbo estas aplikita dense. Rim. Pigmento en farbo povas esti malsamaj koloroj kiam aplikita dense ol maldense. Angle masstone, body color.
Araba gumo, akacia gumo: Suko el du specioj de akaciaj arboj, uzita kiel gluo por krei durajn paŝtelojn kaj akvarelan farbon. Angle gum arabic.
Artperaĵo(j)mi: Tipo de mark-kapabla aĵo, kiel farbo aŭ krajono, aŭ pli larĝe, la rimedoj uzitaj por ebligi artistan esprimon. Angle medium, plurnombre media – unu el la signifoj de ‘medium’.
Azo-pigmentoj: Pigmentoj ofte kreitaj per ligo de azo-tinkturo al senkoloraj grundoj, kiel kaolino, efektive kolorigante la grundon. Foje, la azo-tinkturoj estas lejkigitaj al aliaj metalaj saloj. La popularaj azo-pigmentoj estas ĝenerale intense flavaj ĝis ruĝaj, kun bonegaj lumrezistoj. Populara ekzemplo estas azo-flavo, ankaŭ nomita monoazo-flavo, arilido-flavo, Hansa flavo. Angle azo pigments.
Baza koloro, unuaranga koloroprimara koloro: Koloro ne miksebla, esceptante nigron kaj blankon. Ofte, aro de tri bazaj koloroj estas uzita por miksi ĉiujn aliajn kolorojn. En la arto la tri tradiciaj bazaj koloroj estis ruĝo, flavo kaj bluo. Tamen, nun artistoj ofte uzas la tri bazajn kolorojn de pigmentoj: la aron fuksino(magento), flavo kaj cejano(ciano). Koloroj de pigmentoj estas produktitaj de reflekto kaj sorbiĝo de lumo. Baza koloro de pigmento estas koloro kiu samkvante reflektas du bazajn kolorojn de lumo. Intersekco de ruĝa kaj blua lumoj produktas fuksinan koloron. Intersekco de blua kaj verda lumoj produktas cejanan koloron. Intersekco de verda kaj ruĝa lumoj produktas flavan koloron. Ilustraĵo de bazaj koloroj de lumo. Pri baza koloro en Vikipedio. Vd. alklakeblan ilustraĵon de bazaj koloroj de pigmentoj. Angle primary color. Rim. Efektive, miksaĵo ne povas alproksimiĝi al blanko. Do, en la praktiko, blanko estas nemalhavebla fundamenta koloro por la paletro.
Blanko: Mi nomas blanko ne nur la koloron, aŭ mankon de koloro, depende de la vidpunkto, sed ankaŭ uzon de kalko aŭ alia blankeca, grajneca mineralo en preparoj de grundo kaj farboj. Per tiu uzo, mi evitas la vorton kalko en tiu rolo. Angle whiting.
Bruno: Pentristoj foje konsideras bruon varma grizo, ĉar ankaŭ miksita per la tri bazaj koloroj, sed kun malalta kvanto da cejano. En kolorgrupoj, bruno estas malhela oranĝo.
Ceruzo, plumboblankoSkull_and_crossbones: Unu el la plej fruaj pigmentoj; blanka, butereca pigmento kiu sekiĝas rapide al tre longedaŭra tegaĵo. Angle  flake white, lead white, Cremnitz. Rim. Pro la veneneco de la plumbo en ceruzo, tiu pigmento ne estu uzita ĉirkaŭ infanoj aŭ en senzorga maniero.
Cejano/Ciano: Kolornuanco inter verdo kaj bluo. Angle cyan.
Ĉina inko: Inko ofte kreita de lampnigro, populara en desegnado. Angle India ink, Indian ink.
Cinabro, vermiljono: 1.Skull_and_crossbones La natura pigmento de cinabro enhavas venenan hidrargon, de hidrarga sulfido, sed ankaŭ la artefarita pigmento vermiljono. 2. Koloro intense oranĝe-ruĝa. Angle cinnabar, vermilion.
Damaro: Gumo ekstraktita el arbo; uzita kiel mola rezino en lako. Angle damar, dammar. Rim. Flaviĝas dum paso de tempo.
Dumpentra vehiklo: La vehiklo en kiu la peniko estas trempita dum pentrado. Angle medium – unu el la signifoj de ‘medium’.
Durtabulomi: Tre densa fibrotabulo kreita de fibroj ekstraktitaj de ligno. Angle hardboard, Masonite (proprieta marko). Fibrotabulo angle estas fiberboard.
Elgasiĝomi: Emano de gasoj el materialo al la ĉirkaŭa medio. Angle outgassing, offgassing. Rim. Kompreneble, estas problemo kiam la gasoj estas venenaj, kiel el lakbenzino.
Emulsio: (PIV) Likvo, en kiu mikroskope videblaj eroj estas stabile dispersitaj…konsistante en nature nemikseblaj enmetaĵoj.
Enkaŭstika pentrado, varmvaksa pentrado, pentrado per varma vakso, vaksa pentrado: Tiu procedo de la pentrarto kiu uzas vakson kiel gluon. Kutime abelovakso estas miksita kun damaro kaj tiu miksaĵo varmigita por krei fluecan vehiklon por pigmentoj. Ĉiu aplikita tavolo de pentraĵo estas varmigita por fiksi ĝin al la antaŭa tavolo. La varma vehiklo povas esti modlita, ne nur ŝmirita. Angle encaustic painting, hot wax painting.
Flokiĝo: Fenomeno en akvarela pentrado en kiu kelkaj malgrandaj pigmentoj tendencas ariĝi sur la paperfolio, formante flokojn. → Sedimentiĝo. Ilustraĵo. Angle flocculate.
Ftalocianina bluo: Intense blua artefarita pigmento, treege saturita en la amasa koloro. Angle phthalocyanine blue (pron. thalosianin). Rim. 1. Ftalobluo mallonge. 2. Kutime havas verdan nuancon, sed ftalobluo kun ruĝa nuanco haveblas.
Fuksino, alternative magento: Koloro inter violo kaj ruĝo. En la kolorcirkloj r-v-b kaj f-c-f, fuksino troviĝas meze inter ruĝo kaj bluo. Fuksino estas unu el la bazaj koloroj de pigmentoj. Angle magenta, fuchsia.
Gipso: En artfarado, miksaĵo de iu kalka ŝtono kaj gluo, uzita kiel grundo por pentraĵoj. Angle gesso. Rim. Mi uzas la terminon en pli vasta senco.
Gluizolaĵomi: Gluo uzita por ĉirkaŭi kaj izoli la konsistajn erojn de la subporta bazo. Angle size.
Gluvehiklomi: Kun likvo, gluo estas la vehiklo por pigmentoj, kungluante ilin kaj kutime gluante ilin al la surfaco de la subporta bazo. La gluvehiklo estas la adhera parto de la farbo, respondeca por la formado de kohera tegaĵo. Angle binder.
Grizo: Vera grizo estas nomata neŭtra ‘koloro’; miksita per ĉiuj bazaj koloroj plimalpli proporcie. Grizo estas gamo de tonoj de blanko ĝis nigro. Maniero miksi kolortonon estas enmiksi etan kvanton da la kontraŭa koloro. Ju pli la kvanto da enmiksita kontraŭa koloro, des pli griza iĝas la almiksita koloro. Alia maniero estas samkvante miksi bluon, alternative cejanon, al ruĝo, alternative al fuksino. Enmiksu flavon ĝis vi vidas malhelan grizon (nigron). Enmiksu blankon ĝis dezirata tono. Per tiuj metodoj, vi povas miksi grizigajn tonojn de kolornuancoj ĝis vera senkromata aspekto. En Vikipedio.
Grundo: Mi nomas grundo tiun surfacon kiu ricevas la farbon. Ofte la grundo estas gipso aŭ simila miksaĵo tegita sur la subportan bazon. Angle ground. Rim. Mi plivastigis la signifon.
Guaŝa pentrado: Tiu procedo de la akvopentrarto kiu uzas saman gluon por la farbo kiel akvarelfarba pentrado, sed kun aldona blanko enmiksita en la vehiklon por doni opakecon kaj/aŭ opakaj pigmentoj. Angle gouache painting. Rim. Guaŝo restas eterne ŝmirebla.
GumigutoSkull_and_crossbonesrubio: Venena, paliĝema verd-flava pigmento. La natura pigmento estas evitinda. Angle gamboge, gamboge yellow.
Helomi: Hela nuanco de koloro, miksita per aldono de blanko. Angle tint.
Heleco: Donanta heleco de koloro, juĝita laŭ proksimeco al blanko. Angle value. Rim. Depende de vidpunkto, heleco povas esti konsiderita parto de la gamo de tonoj kun malhelo kiel la alia parto, aŭ heleco povas esti konsiderita la tuta gamo ĝis nigro.
Intenseco: Intenseco de koloro, juĝita laŭ distanco for de grizeco. La plej intense saturita koloro havas neniun aldonan blankon nek nigron. Angle chroma.
KadmiflavoSkull_and_crossbones: Pigmento iom venena. Bona rezisto al lumo. Angle cadmium yellow.
Kazeina emulsio: Mi nomas emulsio kazeinan gluvehiklon kun aldona oleo aŭ vakso.
Kazeinfarba pentrado: Tiu procedo de la akvopentrarto kiu uzas gluon de kazeina proteino. Angle casein painting.
Kinakridonomi?: Angle quinacridone. Familio de artefaritaj organikaj pigmentoj kun bonegaj lumrezisto, intenseco, travidebleco, varmegorezisto, alkala-rezisto kaj rezisto al sangado dif. 2. Rim. De quin(oline) + acrid(ine) + -one.
Kobalta bluo Skull_and_crossbones: Malvarme blua pigmento, konsiderita unu ‘vera’ bluo. Lumrezista. Rim. Ne enspiru; povas veneni. Angle cobalt blue.
Koloro: La termino ‘koloro’ en arto kutime temas pri saturitaj koloroj sen aldono de blanko, grizo aŭ nigro; ekzemple, bluo, ruĝo. Vd. kolornuanco. Angle hue, color. Rim. La termino koloro estas ofte ne distingita de nuanco, nek de tono.
Kolornuanco: En arto, nuanco estas koloro ne plene saturita, do miksita kun nigro, blanko aŭ grizo. Ekzemple, prusa bluo, cejano, helbluo estas nuancoj de la koloro bluo. Sin: tono. Rim. Ofte la vortoj koloro kaj nuanco estas uzitaj interŝanĝe.
Kolorcirklo: Ilustraĵo de la rilatoj inter koloroj. Ekzemplo. Fonto de la termino AIS-Sanmarino. Angle color wheel.
Kolormodelo: Matematika sistema priskribo de koloroj. Angle color model.
Kolorspaco: 1. Organizo de aro de koloroj en kiu la difinitaj koloroj varias laŭ modelo. Kolorspacoj estas nomitaj laŭ la bazaj koloroj pritraktitaj en la koresponda kolormodelo. 2. Apliko de kolormodelo. Angle color space. Ilustraĵo de kolorspaco de bazaj koloroj de pigmentoj flavo, cejano kaj fuksino. Intersekcoj montras la unua(ranga)jn miksaĵojn kaj intersekco de ĉiuj tri bazaj koloroj, nigron.
Kolortemperaturo: Maniero priskribi tiujn ecojn de koloro aŭ pigmento, laŭ varmeco aŭ malvarmeco relativa al la ĉirkaŭaj koloroj aŭ pigmentoj. En homa percepto, ĝenerale la ruĝaj ĝis flavaj koloroj estas konsideritaj varmaj kaj la violkoloraj, bluaj ĝis verdaj koloroj malvarmaj. Ilustraĵo de la malvarma kaj varma flankoj de kolorcirklo. Angle color temperature. Rim. Mezuroj de la efektivaj temperaturoj en la spektro de lumo montras inversajn temperaturojn!
Kontraŭa koloro: Koloro en kolor-paro kiu enhavas neniun komunan koloron kun la alia koloro en tiu paro. Kvanto da unu miksita en la alian de la paro grizigas la lastan, ŝanĝante la tonon. Fonto de termino Arkivo de Scienca Revuo – ero 371. Angle complementary color. Rim. 1. Ekzemplo estas la paro ruĝa-verda/cejana. Verdo/cejano estas kreitaj de bluo kaj flavo. Ruĝo estas primara koloro. 2. Kontraŭaj koloroj intense kontrastas.
Kopalo: Rezino el arbo; uzita en lako, aparte la pli dura parte fosilia kopalo. Rim. Flaviĝas. Angle copal.
Kromata koloro: La koloroj de la spektro.
Kromata koloraro: Paletro de saturitaj koloroj; neniuj grizaj, nigraj aŭ blankaj farboj. Angle chromatic palette.
Kromata flavo, kromflavo: Skull_and_crossbonesPigmento kun plumbo, do venena. Malheliĝema kun ne tre bona lumrezisto; anstataŭigita de kadmiflavo. Angle chrome yellow.
Kromata verdo: Pli hela kolornuanco ol kromverdo (PbCrOr pigmento + fercianida bluo): Brunswick green. (el Duncan)
Kromverdo: Kromflavo + prusa bluo. Angle chrome green.
Kurtigo: “Malvastigo, kiun suferas figuro prezentita en superperspektivo: brako pendanta en kurtigo.” -El PIV 2005.
“Oblikva aŭ oblikvigite pentrita aŭ desegnita; oblikve pentri” -El The English-Esperanto Dictionary de Joseph Rhodes. Angle foreshortening. Hispane escorzo. France raccourci (esthétique).
Lakbenzino:Skull_and_crossbonesDerivita de petrolo, uzita kiel solvanto/solvilo. Termino el Angla-esperanta kemia vortaro de Duncan. Angle mineral spirits, white spirit. Rim. Toksa, kaj la odora kaj la senodora versioj, kiel ankaŭ terebinto. Sugestita alternativa solvilo relative sendanĝera estas oleo de larĝfolia lavendo, Lavandula latifolia, angle spike lavender oil.
Lampnigro: Blunigra pigmento de karbono-nigro. Iam, lampnigro estis farita de fulgo de lampoj. Angle lampblack. Rim. 1. La blua kvalito devas esti konsiderita dum preparo de miksaĵoj. 2. Sekiĝas malrapide.
Lejko: Klaso de pigmentoj kreitaj de tinkturoj traktitaj de metalaj saloj por doni econ de nesolvebleco. Multaj el tiu klaso ne estas lumrezistaj. Angle lake. Rim. La vorto venas de la vorto lac, do lako.
Lumrezista, lumimuna: Ebla daŭre teni saman nuancon de koloro sub seninterrompa lumo. Angle lightfast, permanent.
Malhelomi: 1. Malhela nuanco de koloro, miksita per aldono de nigro aŭ pli malhela kolornuanco. Angle shade.
Marsonigromi: Artefarita feroksida nigra pigmento opaka, senvenena kaj lumimuna. (PBk 11). Angle Mars black.
Mastikso, lentiska rezino: Rezino el la arbo lentisko; uzita en lako. Angle mastic (resin). Rim. Kiel ĉiuj naturaj rezinoj, mastikso flaviĝas.
Metilcelulozo: Ĝelo farita de celulozo kaj uzita por krei la plej molajn paŝtelojn. Angle methylcellulose.
Miksita koloro: Koloro kiu povas esti miksita de primaraj, bazaj koloroj, esceptante nigron. Rim. Efektive, miksaĵo povas sufiĉe alproksimiĝi al nigro por bone prezenti nigron.
Moligaĵo: Angle plasticizer. (laŭ Duncan)
Okro: Terpigmento kiu povas havi diversajn kolorojn, sed flavokro estas la kutima okro. Kiel la aliaj terpigmentoj, ofte la haveblaj versioj estas artefaritaj. Angle ochre.
Olepentrado: Tiu procedo de la pentrarto kiu uzas iun nature sekiĝeblan oleon kiel kaj la gluon kaj la vehiklon por pigmentoj. Angle oil painting.
Osta karbo: Densa, blu-nigra pigmento, foje de ostoj, ofte artefarita. Rim. Ne enspiru la polvon. Angle bone black, ivory black.
Ovotemper(ad)o: Tiu procedo de la pentrarto kiu uzas emulsion de ovoflavo kutime, aŭ foje de la tuta ovo aŭ la ovoblankon, miksitan kun akvo kiel la vehiklon por pigmentoj. Angle egg tempera. Rim. En PIV, la radiko temper- estas verbo.
Paliĝema, (fonto kun senkoloriĝo, paliĝo)rubio: Tendenca al kolorpaliĝo de pigmento kiam daŭre metita sub lumo; ne lumrezista. Angle fugitive.
Pasto: Dike aplikita farbo por doni teksturon. La vorto estas impasto en multaj lingvoj. Rim. Mi plivastigis la signifon.
Prusa bluo, pariza bluo, fercianida bluo: Intense malhela blua pigmento; la unua artefarita pigmento. Angle prussian blue.
Reologio: Scienco pri la fluo kaj ŝanĝado de formo de substancoj. Angle rheology.
Rutilo: La natura formo de titana dioksido. Angle rutile.
Sangado: 1. Tendenco en akvarelo en kiu la akvo moviĝas de malsekaj al sekaj partoj de akvarela paperfolio, puŝante pigmenton. La efektoj varias de strioj de farbo ĝis burĝonoj. Angle bleed, blossom, bloom, backrun, backwash, runback kaj pli. 2. En presado kaj glazurado, nedezirata ŝanĝiĝo de la koloro, ofte pro kontakto kun alkalo. Angle bleed. Rim. mi Mi aldonis tute novajn signifojn.
Sedimentiĝo: Fenomeno en akvarela pentrado, en kiu kelkaj grandaj pigmentoj tendencas deponiĝi en valetojn de paperfolio. → Flokiĝo. Ilustraĵo. Angle granulation. Rim. Tiu uzo de sedimentiĝo estas evidenta.
Sekundara koloro, duaranga koloro, alternative unuaranga miksaĵo: Koloro miksita de du primaraj koloroj; do kontraŭa koloro al la primara koloro ne en la miksaĵo. Angle secondary color. Rim. Vikipedio ŝajnas kombini sekundarajn kaj terciarajn kolorojn, nomante sekundarajn kolorojn unuarangaj miksaĵoj. Laŭ tiu konvencio, terciaraj koloroj estu nomitaj duarangaj miksaĵoj. La miksaĵoj estu komprenitaj en kontrasto kun la bazaj, nemikseblaj koloroj.
Simpla kazeinfarbo: Kazeina gluvehiklo kaj pigmentoj kun neniu aldona oleo aŭ vakso, ankaŭ neniu aldona akrila vehiklo. Angle true casein.
Siena tero, seino: Unu el la terpigmentoj kaj unu el la plej fruaj uzitaj pigmentoj. Flavbruna kruda sieno kaj la ruĝbruna rostita sieno porĉiame tenas koloron. Nuntempe, artefaritaj versioj estas ofertitaj. Angle sienna, raw sienna, burnt sienna.
Sternita koloro, maldensa koloromi: Koloro de pigmento kiam farbo estas sternita maldense aŭ miksita kun blanko. Angle undertone. Rim. Pigmento en farbo povas esti malsamaj koloroj kiam aplikita dense ol maldense.
Superperspektivo: ? Ĉu objekto prezentita je malkutima angulo, aparte prezento de angulo direkte al la rigardanto? → Kurtigo.
Terciara koloro, triaranga koloro (alternative, duaranga miksaĵo): Koloro miksita de primara koloro kun sekundara koloro apuda en la koncerna kolorspaco, aŭ miksita de du sekundaraj koloroj. Vd. sekundara koloro.
Terpigmentoj: Mineraloj, precipe feroksidoj de argilo, uzitaj ekde prahistorio en farbo. Nuntempe, sintezitaj versioj de la terpigmentoj estas ofte uzitaj. Angle earth pigments.
Titana dioksido, titanblanko: Blanka, opaka pigmento kutime farita de rutilo. Angle titaniun dioxide, titanium white. Rim. Povas havi kalkecan efikon en miksaĵoj, kiam multo estas uzita.
Tono: 1. Nuanco de koloro. 2. Perceptita relativa kvanto da grizeco de koloro.  Angle tone, grayscale value, greyscale, shade. Rim. 1. Mi elpensis difinon 2., specife por la desegna kaj pentra artoj. 2. Tono (2.) de koloro estas atingita per aldonoj de kaj blanko kaj nigro al koloro, malkiel helo (per aldono de blanko) kaj malhelo (per aldono de nigro); aŭ, alimaniere, per enmikso de kontraŭa koloro por grizigi la koloron. 3. Speciala kazo de tonoj estas la gamo de veraj grizoj. 4. Nigro kaj blanko estas la du ekstremoj de tuta gamo de tono.
Tragakanta gumo, tragakanto: Gumo ekstraktita el Astragalus gummifer kaj A. tragacanthus, i.a., kaj uzita kiel la gluo por paŝteloj, aparte molaj paŝteloj. Angle gum tragacanth. Rim. 1. La nomo estas derivita de la grekaj vortoj tragos kaj akantha. 2. Putras rapide.
Tuĉi: Mi uzas la vorton por signifi aldoni travideblajn tavolojn de kolorilo, per iu ajn peraĵo. Laŭ PIV: Kolorigi surpaperan desegnon, etendante maldensan akvan farbon k iom post iom intensigante la tonon per plurfoja frotado de la peniko sur la jam sekiĝintaj farbotavoloj. Angle glaze. (Mi havas dubojn pri tiu uzo, ĉar ne temas pri ĉina inko.)
Ultramaro: 1. Natura blua pigmento el lazurito aŭ pli malmultekosta artefarita pigmento. 2. Intense blua koloro. Sin. Lazura bluo. Angle ultramarine. Rim. La koloro estas pli intensa ol ĉielbluo.
Umbro: Terpigmento kiu aspektas en kruda formo kiel okro sed pli malhela. Rostita umbro estas malhela bruno. Angle umber.
Vehiklo: La tuto de la flua parto de farbo. En simpla kazeina farbo, la tuto de la fluaĵo estas, verdire, gluo. Tamen, eblas trempi la penikon en akvon dum pentrado; tiaokaze, akvo servas kiel dumpentra vehiklo. Ankaŭ, eblas aldoni oleon aŭ akrilan vehiklon al la simpla kazeina gluo. Angle vehicle. Rim. Mia uzo de la termino; plivasta senco.
Zinka oksido, zinkoblanko: Blanka pigmento; la plej travidebla de la oftaj uzitaj blankaj pigmentoj. Permesas subtilajn helojn kun travidebleco. Rigida. Angle zinc white. Rim. Pro troa rigideco, ĉi tiu pigmento ne estu uzita kiel la sola pigmento en farbotavolo sur streĉita kanvaso.

Jen, kelkaj interesaj terminoj el Granda Vortaro Ĉina-esperanta, ofte pri ĉina inko:

文房四宝 la kvar trezoroj de la kabineto de klerulo aŭ pentristo (t.e. skribpeniko aŭ tuĉpeniko, tuĉbastoneto, tuĉfrota ŝtonplato kaj papero)

Mia rimarko: La tradicia inko estas solida, el fulgo kaj gluo, formita en bastoneton. Por krei fluantan inkon, la artisto aŭ klerulo frotas tiun tuĉbastoneton sur la ŝtonplaton kune kun akvo.

【白描】[báimiáo]  konturdesegnado per peniko sen kolora tuĉado

【花卉】[huāhuì]  pentraĵo de floroj en la tradicia ĉina stilo

【花鸟】[huāniǎo]  pentraĵo de floroj kaj birdoj (en la tradicia ĉina stilo): 花鸟画flor-kaj-birda pentraĵo

【仕女】[shìnǚ]  (美女画) tradicia ĉina pentraĵo prezentanta belulinojn

【水墨画】[shuǐmòhuà]  tuĉdesegno; tuĉpentraĵo: 中国水墨画ĉinstila tuĉdesegno [tuĉpentraĵo]
【皴法】 [cūnfǎ]  vejnomontra metodo (la farado de penikostrekoj, kiuj donas vejnojn al pentritaj rokoj, montoj, arboj ktp en ĉinstila pejzaĝa pentraĵo)

【工笔】 [gōngbǐ]  tradicia ĉina realisma pentrado karakterizita per delikata tuĉado kaj atento al detaloj; pentrado per delikataj tuĉoj ◇ 工笔画ĉina pentraĵo karakterizita per delikata tuĉado; delikat-tuĉa [delikatlinia] pentraĵo

【翎毛】 [língmáo]  speco de klasikaj ĉinaj pentraĵoj prezentantaj birdojn kaj animalojn

【泼墨】 [pōmò]  inkŝpruco (tekniko de ĉina inkpentrarto): 泼墨山水inkŝpruce pentrita pejzaĝo

【漆画】 [qīhuà]  lakita pentraĵo; lakpentraĵo


Angla -> esperanta listo el UDK

  • bias phase -> tendenco-fazo
  • catchword catalogue -> frapfraza, gvidvorta aŭ kapvorta katalogo
  • colportage -> kolporta literaturo: tia vendita de migrantaj etvendistoj.
  • distributed processing systems -> disaj procezadaj sistemoj
  • electroporation -> elektroporigo
  • fracture mechanics -> krevo-mekaniko
  • ghost writing -> komisi-verkado
  • human resources management -> administrado de laborforto
  • immunogenicity -> imuno-stimulo
  • knowledge management -> inform-administrado
  • pattern information processing -> Procezado de model-informoj
  • personnel management -> administrado de dungitaro
  • physical resources management -> Administrado de fizika valoraro
  • plant management -> administro de manufakturo
  • self-acting systems -> sistemoj de aŭtomatoj
  • topochemistry -> priloka kemio
  • union catalogue -> bibliotekara katalogo

Lingvoj:

    • Adamawa languages: adamavaj (menciita en Vikipedio; ankaŭ kiel adamauaj)
    • Banjuri/Lambada: lamada ISO 639-3 lmn
    • Brythonic/Brittonic group -> britonika lingvaro (kimra, bretona, kornvala).
    • Bussa: busa ISO 639-3 dox (part) (senartikola mencio en Vikipedio)
    • Carian: karia (de antikva Kario)
    • Dazaga: dazaa ISO 639-3 dzg (senartikola mencio en Vikipedio)
    • Defaka: defaka ISO 639-3 afn
    • Derasa/Gedeo: gedea ISO 639-3 drs
    • Dinka dialect cluster: dinka, dinkaj ISO 639-3 din – inclusive code (enretaj mencioj
    • Dullay languages: dulalaj lingvoj: (i.a.Tsamai: camaja) senartikola mencio en Vikipedio.
    • Garhwali: garvala ISO 639-3:gbm
    • Gimojan languages: gimojaj lingvoj
    • Gonga/Kefoid: gongaj lingvoj
    • Gwandara: gvandara ISO 639-3 gwn
    • Karluk: karluka (menciita en la tjurka lingvara sekcio de Vikipedio)
    • Khalaj (Turkic): tjurka ĥalaja ISO 639-3 klj
    • Khalaj (Iranian): irana ĥalaja (laŭ la prononco, eble ‘ĥuluja’)  ISO 639-3 kjf
    • Kassite/Cossaean: kasita (no code)
    • Khandesi/Khandeshi: ĥandeŝa ISO 639-3 khn
    • Khosali/Kosli/Sambalpuri: kosla/sambalpura ISO 639-3 spv
    • Khoton: hotona: en la karluka grupo
    • Koman languages: komanaj lingvoj (eble en la nilo-sahara grupo)
    • Kumauni/Kumaoni: kumaona ISO 639-3: kfy
    • Kunar: kunaraj lingvoj (i.a. paŝaja)
    • Luo languages: lua grupo
    • Massa/Masana/Masa: masana ISO 639-3 mcn
    • Meroitic: meroita ISO 639-3 xmr (mencioj enrete)
    • Nuer dialects: nueraj, nuera ISO 639-3 nus
    • Ometo languages: ometaj aŭ omotaj lingvoj
    • Omotic language family: omotikaj lingvoj (senartikola mencio en Vikipedio)
    • Pomeriaj lingvoj: grupo de lingvoj parolitaj, devenantaj de iama Pomerio.
    • Sabellian/Sabellic -> sabelika lingvaro: umbra-sabelikaj / Oska-umbraj lingvoj.
    • Shitral/Chitral: ĉitralaj lingvoj (i.a. ĥovara)
    • Slovencian/Slovincian -> slovinca: mortinta lingvo, rilata al la kaŝuba/pomerana, de la pomeriaj lingvoj en la okcidenta slava lingvaro.
    • Sokoro: sokora ISO 639-3 sok (ankaŭ nomo de orient-ĉada lingvaro)
    • Somrai/Sibine: sibina ISO 639-3 sor (ankaŭ nomo de orient-ĉada lingvaro)
    • Talodi languages: talodaj (popolo menciita en Vikipedio)
    • Teda language/Tedaga: tedaa ISO 639-3 tuq (senartikola mencio en Vikipedio)
    • Tegali languages/Rashad: tegalaj (popolo menciita en Vikipedio)
    • Ubangian languages: ubangiaj lingvoj (mencio en Vikipedio)
    • Wolaytta: velajtaa: ISO 639-3 wal
    • Zaghawa: zaghavaa ISO 639-3 zag (etna artikolo en Vikipedio)
    • Zenaga: zenaga ISO 639-3 zen

 


Escepte miajn sugestojn, la supro estas listo de vortoj uzataj enrete, sed ne aperantaj en PIV. Kelkaj jam aperas en Reta Vortaro.

Mi celas krei miajn proprajn difinojn de vortoj kiel mi komprenas la enretan uzadon kaj mi provas imiti la konvenciojn de PIV.

Se vi volas rigardi, bone.

1Ekzemploj el ipernity.com

 

Cindy Moon McKee