Laborprotokolo

  • Mi oficialigis esperantigon de Joomla, la dua plej populara enhav-mastruma sistemo en la mondo.
  • Bertilo Wennergren faris la komencan esperantigon de WordPress, la plej populara EMS en la mondo. Pli poste, mi daŭrigis la laboron. Tiu esperantigo estas havebla rekte el la oficiala WordPressa retejo.
  • Mi laboris freneze por iom da tempo por komputeko.net.
  • Mi membris en la tradukoteamo de ipernity.
  • Mi helpis Esperantigi KDE. KDE konsistas el grafika fasono kaj multaj aplikaĵoj por Linukso/Unikso.
  • Mi estis parto de grupo Libera Programaro, kiu formortis, tamen la gugla grupo ekzistas. Mi starigis kaj posedis liberaprogramaro.org kaj kelkajn ret-nomojn por ĝi.
  • Mi helpis en la redaktoteamo por Sennaciulo de SAT; en la teamo por La Karavelo; mi tradukis manplenon da artikoloj por tlaxcala-int.org, …
  • Mi ludis per kelkaj poemoj kaj mikrorakontoj (etrakontoj) en Esperanto. Tre ĝuebla okupo. Per Esperanto, mi lernis krei ĉineskajn poemojn kaj kreis kelkajn Ci-poemojn en la angla lingvo, ankaŭ.
  • Librokolekto: cindymckee.com/?page_id=11
  • Kompreneble, mi provlegas.

Cindy Moon McKee