Tag Archives: Daŭripovo

Foot soap

It’s Christmas! I’m supposed to be cleaning my house for guests, but what am I thinking of? My tippy tap. I’M WEIRD. But really, I just realized – I can put liquid soap into a container and pour it out using the same arrangement as the water! Yeah, I can poke a small hole in the soap container and tilt it over with a foot lever. Bingo, I keep the soap protected from rain, while dispensing it hands-free.
People who have trouble buying soap can make their own from wood ash and animal fat.
It’ll be soft soap. Which, of course, would be perfect for a tippy tap hanging dispenser.
I am so weird….Christmas day, even….

Here is the 1st incarnation of my foot-operated soap, alongside the black water jug:
tippy soap It works. Until it freezes, I suppose. Oh, I should add salt.

For now, I’ve left the hard bar soap there. I’ve got a container with a hinged lid on it — rain protection. I don’t like that arrangement as well.

Pedal-sapo — uzu la saman aranĝon kiel por akvo en la pedal-krano. Uzu pli etan ujon por likva sapo kaj apartan pedalon ŝnuritan al ĝi por elverŝi sapon. Jen, protekto de la sapo kontraŭ pluvo. Aldone, neniu tuŝas la sapon.
(Kaj eblas uzi lignocindrojn kaj grason por fari propran molan sapon.)

homsterko

Mi jam komencis la sekvan. Mia enkonduko:

Homosterko

Enkonduko

Niaj socioj instruas al ni multajn mitojn. Nia tribo estas la plej forta. La Tero estas plata. Niaj korpoj estas apartaj de bestaj korpoj, tute ne similaj. Uzu bestan sterkon en ĝardenoj, sed elspezu multajn monon kaj rimedojn por forkaŝi homan sterkon.

Ĉu vi foje pensas pri la fakto, ke la homaro poluas riverojn kaj marojn per nesufiĉe purigita defluaĵo de kloakoj, ke 99% de la defluaĵo estas akvo – akvo forĵetita?

Nu, sciu ĉi tion: niaj feko kaj piso havas bonajn kvantojn kaj proporciojn de la 3 ĉefaj nutraĵoj bezonaj de plantoj – nitrogeno, fosforo kaj kalio. Ankaŭ, ili enhavas mezbezonajn nutraĵojn kaj mikronutraĵojn.

La fakto estas, ke se ĝuste kompoŝtita, homa sterko estas altvalora. Ĝi ja povas nutri vegetaĵojn!

Mi ne parolas pri urbaj purigejoj. Homoj stulte delavas pilolojn kaj aliajn danĝerajn kemiaĵojn, rekte en la kloakon. Purigo de ĉio tio estas kompleksa. Ne, mi parolas pri tio, kion vi povas pli saĝe fari hejme, se vi havas lokon kompoŝti. Vi povas transformi fekon kaj pison al sen-patogena humo, por nutri plantojn.

Dauripova serio

Nu, mi plejparte finis Pluvkaptajn ĝardenojn.
Estas plia en serio pri daŭripovo kaj domaj metioj (Mi konsideras la faron de kazeina farbo doma metio – ĉu mi pravas?).
Antaŭ pluvkaptaĵoj, mi kompilis Surlokan kompoŝtadon. Antaŭ tio, Hejman kulturon de fungoj.
Jen, 4 seriaĵoj, la lastaj 3 pli proksime ligitaj. Sed ĉiuj 4 temas pri propra farado, kun lerta utiligo de haveblaj materialoj – utiligo eĉ de rubo.

Espereble, iu en Esperantujo volas tiujn informojn. Mia sekreta (jam ne!) timo estas, ke ĉiu elŝutos la PDFojn, sed neniu uzos la informojn.
Sed….mi dum jaroj timis tion pri WordPress kaj nun la esperantigita WordPress vidas 7 mil elŝutojn ĉiuversie. Ho, tio memorigas min, ke mi devas teste instali Loco Translate — tradukita antaŭ pluraj tagoj….

konservo de kultivo de fungoj

Ŝajnas, ke de tempo al tempo mi kompilas libreton pri hejmfarado de io. Plaĉas al mi fari miajn proprajn aĵojn, se eblas. Ankaŭ, mi havas intereson en daŭripovo. Lastatempe, mi legis pri la eblo uzi rekrementojn por kreskigi bongustajn fungojn en eta spaco de propra hejmo. Hodiaŭ la legitaj informoj ekfluas de miaj fingroj al komenco de broŝuro. Post tagoj, (semajnoj) eble la sekvaj vortoj estos en pli kompleta PDF kiu sidos apud mia kompilaĵo pri kazeina farbo.
Mi konservas la hodiaŭan komencon.

Hejma kultivo de ostrofungoj

La kultivo de fungoj sur uzita kafo-rekremento

Glosaro
Ostro-fungo: Pleurotus ostreatus, fungo facile kultivita pro agresema kresko-kutimo kaj kresko-temperaturo afabla al homoj.
(Kultur)Medio: la manĝo-fonto por la kultivo de la fungoj.
Micelio: hifaro, aro de fadenoj kiuj etendas sin tra iu medio, kutime ligna aŭ celuloz-plena medio. La micelio malkomponas la medion kaj sorbas nutraĵojn, pasante la nutraĵojn al la fungoj.
Stipo: la trunketo portanta la ĉapelon de fungo.

Enkonduko
Rekremento lasita de la infuzo de kafo estas uzinda kulturmedio por la kultivo de ostraj fungoj (Pleurotus ostreatus). Ĝi estas ofte senpaga, facile trovebla en urboj kaj la ali-utiligo de materialo destinita por la rubujo helpas la pli grandan medion, la termedion.
Kafejoj ofte feliĉe fordonas rekrementon je ĝentila peto, do loĝantoj de urboj devus pripensi ĉi tiun senpagan medion por la kreskigo de fungoj.

Ostrofungoj estas unu el la plej facile kultivitaj fungoj. Ili kapablas kreski spite nesterilajn kondiĉojn. Ili estas eĉ karnovoraj – ostrofungoj manĝas mikroorganismojn kaj nematodojn (etajn vermojn)!

Pli
Aldono de kartono al la rekremento estas bona ideo se la rekremento ne enhavas filtro-paperojn. Ligna medio donas pli firman strukturon por la sterniĝanta micelio kaj celulozon/ligninon por plie nutri la fungojn.
Por purigi la kartonon, ŝiru ĝin en pecojn kaj metu en varm-rezistan ujon. Boligu akvon kaj verŝu super la pecoj de kartono. Lasu la kartonon malvarmiĝi plurajn horojn antaŭ uzo.

Preparo de ujoj
1. Plastaj sakoj
2. Restantaj rigid-plastaj ujoj, malplenaj je butero, lakto, ktp

Inokulo k. koloniado
Temperaturo
Mallumo
Humido
Karbona dioksido

Fruktigo
Temperaturo
Lumo
Humido
Oksigeno

Ne rekte ŝprucigu (aspergu, spraju) la fungojn mem.

Paŝoj al sukceso
Uzu freŝan rekrementon (infuzitan samtage) aŭ tenu la rekrementon en frostujo ĝis antaŭ la tago de preparo. Alternative, hejtado, boligado aŭ uzo de prempoto (vaporpremo) mortigos sufiĉe da bakterioj.

Uzu altan kvanton da micelio. 500g de micelio en 2,5kg de uzita rekremento(fonto1). Tiom da micelio disvastiĝos pli rapide tra la manĝo-fonto kaj do konkuros pli sukcese kontraŭ iuj bakterioj aŭ ŝimoj.

Post plenigo de ujo, ŝutu pli da micelio sur la surfacon de la ujo. Ŝimoj pli emas kreski sur la surfaco de la medio ol interne. Tiu surface ĉeestanta micelio konkuros kun la ŝimoj. Se neniu micelio troviĝas sur la surfaco, ŝimo havos ŝancon difekti la medion(fonto3).

Problemsolvado
Se ŝimo ja komencas infesti la medion, diluita hidrogena peroksido eble mortigos la ŝimon, dum la fungo toleros ĝin. (1:10 hidrogena peroksido:akvo)
Se verda ŝimo videblas, pinĉo da salo rekte sur ĝin povas mortigi ĝin.

Reprodukto
1. Manpleno da micelio-plena medio, metita en freŝan ujon de medio.
2. Ekstremo de stipo (trunketo) kun videblaj blankaj fadenoj. Metu ĝin inter pecoj de malseketa kartono. La micelio disvastiĝos tra la kartono.
3. Kolekto kaj uzo de sporoj (Atentigu, ke kelkaj homoj spertas alergian reagon).

Uzo de la restaĵoj
Kompoŝto. Malgraŭ ke kafo-rekremento havas nitrogenon, fosforon kaj kalion, necesajn al plantoj, la kafeino en ĝi malutilas al plantoj. Tamen, post kreskigo de ostrofungoj en la rekremento, ĝi havas malmultan restantan kafeinon. La fungoj malkomponas multan kafeinon kaj sorbas iometon(fonto2). Jes, fungoj kultivitaj per kafo-rekremento enhavas iom da kafeino!
(Sed neniom el la taninoj, kiuj donas tiun akran guston al kafo.)
Manĝaĵo por brutaro. Kafeino malutilas ankaŭ al bestoj. Do, post uzo kiel kulturmedio por fungoj, kafo-restaĵoj eblas kiel suplementa besto-manĝaĵo.

Tenado de freŝaj fungoj
Sekigado de fungoj

Fontoj:
Afablaj instrukcioj: 1. https://www.growveg.com/guides/growing-gourmet-mushrooms-at-home-from-waste-coffee-grounds/
Esploroj de formanĝo/sorbiĝo de kafeino kaj taninoj: 2. http://www.scielo.br/pdf/bjm/v37n4/v37n4a03
Universitato McGill, ligna (celuloza) enhavo, ŝimoj trovanta oportunon surface: 3. https://www.mcgill.ca/sustainability/files/sustainability/cafe_rhizzae_final_report.docx
4. hidrogena peroksido http://www.mycomasters.com/Advantages.html

Aldonaj notoj:
Hidrogena peroksido: 1. Por oksigeno(fonto4)
2. Por mortigo de sporoj(fonto4)
3. Ĉu advantaĝa en kultivado de ostrofungoj?(fonto3)

—————–
La kultivo de fungoj sur pajlo
Pajlo estas pli tradicia kaj pruvita medio uzata en la kultivo de ostro-fungoj. Homoj en la kamparo povas pli facile trovi pajlon ol kaforekrementon.