Quotes

Ding Ming

Below is an interview of the artist Ding Ming, along with examples of his art. Mao Zifu, the interviewer and an artist of the word, communicated with me in Esperanto, which I translated to English. The interview dates from 2011.

EN:
Mao Zifu spoke to the father of and artist Ding Ming. Below is what he discovered about that talented artist.
Ding Ming started to paint when he was 7, sculpt at age 9 and when he was 10 he started teaching himself photography.
Because he was deaf and mute from infancy, he didn’t have a chance to attend school and he exhibited antisocial behavior.
Only nature was able to assuage his loneliness and isolation.
When he played alone at the river and in the mountains, he was moved to notice the beauty around him and search it out.
Playing with river stones, he happened to place a stone on top of another and remarked how that resembled a character in a film he had seen – “Wise ikkyuu”. That became his first stone artwork. He was 13. He enjoys objects found both in and outside of nature. Ming’s most enjoyable medium in art is oil painting. Famous painters have said that his oil paintings represent the charm and taste of Chinese style ink painting.
Jes, oil painting gives him the charm and taste of life.

Tree root sculpture is similar to stone art; it’s also based on natural elements. Auguste Rodin said “In life beauty is not lacking, only the eyes with which to see beauty.” The allure of tree roots is in discoveries not even imagined or expected. To find already existing beauty is wonderful, because beauty directly out of nature can’t be imitated or copied.
His favorite theme is village-scapes; for example of Yao and Tujia minorities. He also likes to express some abstract themes by using symbolism and spiritualism.
Peace and protecting the environment remain favorites. For the joy of color he paints the charm of landscapes which tempt him to emotionally pour paint onto paper fluidly, consistently. “More important than technique and method are the senses. Sometimes I paint what I see and sometimes what I imagine. But always the colors of the subject and the movement of the paint are similar to the flowing movement of water and clouds.”
Does a lack of hearing cripple him as an artist? He lost his hearing when he was 8 months old from the misuse of anti-inflammatory medicine. Fate took his hearing but gave him keen eyes and steady hands. Of course, his firm will is the most important thing. Most likely to make his art, the brain, eyes and hands suffice. But certainly during learning he confronted problems. Knowledge comes from observation. Understandably reading art-books is effective.
Ming never learned sign language. Away from his father he is scarcely able to communicate with others. From the start though, he could speak (but not clearly) and nowadays a hearing aid helps him hear slightly. There’s no problem communicating with his father. He can read, write and use a computer. Starting from infancy, he’s evolved his capability in several fields of art, helped by his father, who is talented in history, literature, art, etc.

Besides painting, his father can help Ming with the other artworks — give him advice, help give names to artwork…in the case of the stone art, tree root sculpture, etc. often Ming creates the figures, then his father uses his knowledge of history and culture to name them.
Who taught him oil painting during his childhood? Maybe the devil! Yes, he utilizes all objects around him — as painting and learning material. His father was Ming’s first model; trees, cottages, the hill and river in the village, the sky, the sun and the moon…everything is paintable. Colorful and changeable nature itself stimulates his talent.
Ding Ming is totally absorbed in his art while he creates.
Painting and sculpting require focus. He needs to and should paint for hours, but unfortunately, he doesn’t have a studio.
Five families live in an apartment of fifty square meters. He can’t not quit from time to time. Ming is not sociable. When he finishes a project, the piece often lies there in the home.
Some of the artwork he wants to immediately show and sell to help support the family, and others he regrets and just wants to keep. But the current situation is that most of it stays. It’s not always the case that a good reputation and praise from art critics can earn your bread and butter.
Thanks to mass media, he has a wife. She sent a letter to him after seeing a story about him in a magazine. After they had corresponded for a while, they married. She is healthy, good-hearted, has a degree in broadcasting. Details about the life of the family and about the art will be in a biography Ming’s father is now writing.

EO:
Mao Zifu parolis kun la patro de kaj artisto Ding Ming. Sube estas tio, kion li eltrovis pri tiu talenta artisto.
Ding Ming ekpentris en la aĝo de 7 jaroj, ekskulptis en la aĝo de 9 jaroj kaj 10-jaraĝe li komencis memlerni fotografi. Pro la surdamuteco ekde la bebeco li ne povis viziti lernejon kaj havis malsocieteman konduton. Nur la granda naturo povis forigi liajn solecon kaj izolitecon.
Kiam li sola ludis ĉe rivero kaj sur monto, li ricevis la impulson noti belon kaj la inspiron eltrovi belon. Ludante per rulŝtonetoj, li hazarde kunmetis du ŝtonetojn unu sur la alian kaj aperis figuro kiun li vidis en movbilda filmo – “saĝa ikkyuu”, kiu estis lia unua ŝtonarto; tiam li estis 13-jara. Aĵoj en kaj el naturo portas al li ĝojon kaj ĝuon. La plej ŝatata de li estas oleopentrado. Famaj pentristoj laŭdis, ke liaj oleopentraĵoj reprezentas la ĉarmon kaj guston de la ĉinstila tuĉdesegno. Jes, oleopentrado donas al li ĉarmon kaj guston de la vivo.
Arboradika skulptado similas al la arto de rulŝtonoj kaj la antaŭa estas pli natura ol la posta. Auguste Rodin diris: “En la vivo mankas ne belo sed la okuloj kiuj kapablas eltrovi belon.”
La allogo de arboradikoj ekzistas en eltrovoj neimageblaj kaj neatenditaj. Eltrovi jam ekzistan belon estas pli miriga ĉar la rekte elnatura belo estas nek imitebla nek kopiebla.
Lia plej ŝatata temo estas la pejzaĝo de vilaĝoj, ekz. de yao kaj tujia nacimalplimultoj. Li ankaŭ ŝatas esprimi iujn abstraktajn temojn per la rimedoj simbola kaj fantoma. Media protekto, paco, ktp., restas liaj ŝatataj temoj. Jes, pro la ĝojo de koloroj li pentras la ĉarmon de pejzaĝoj kiuj allogas lin emociiĝe elverŝi farbojn sur la paperon konsekvence, flue. “Ol tekniko kaj rimedo ĉe mi ofte sensperceptoj estas pli gravaj. Jen mi pentras rekte la vidaĵojn kaj jen nur imagojn el la cerbo. Ĉiuokaze la
koloroj de la objekto kaj la movado de la farbo similas al la fluado de akvo kaj nubo.”
Ĉu la manko de aŭda sentumo kripligas lin kiel artiston? Li surdiĝis en la 8a monato post la naskiĝo pro misuzado de medicinaĵo kontraŭinflama. La sorto perdigis al li la aŭdokapablon sed donis al li la akrasentajn okulojn kaj manojn. Kompreneble lia firma volo estas plej grava. Verŝajne por farado de liaj artaĵoj la cerbo kun la okuloj kaj manoj sufiĉas. Certe dum la lernado troviĝis multaj problemoj. Ĉia scio nur povas veni de observado. Kompreneble efikas legado de artlibroj.
Li neniam ricevis la edukadon de gesta lingvo. For de sia patro li preskaŭ tute ne povas komuniki kun aliuloj. Feliĉe dekomence li povas paroli ne tro klare kaj nuntempe aŭdi iom per aŭdohelpilo. Inter li kaj lia patro la komunikado estas senproblema. Li ellernis legi, skribi kaj uzi komputilon. De la infaneco li evoluigas sian kapablon en diversaj artoj, helpate de la patro, kiu estas talenta en historio, kulturo, literaturo, arto, ktp. Krom oleopentrado, la patro kapablas kune kun Ming krei la aliajn artaĵojn – doni al li konsilojn, bonigi titolojn…En la ŝtonarto, la arboradika skulptado ktp, ofte li unue faras figurojn kaj sekve la patro nomas ilin laŭ sia riĉa scio. Kiu do lernigis al li oleopentradon dum lia infaneco?
Eble diablo! Jes, ĉiuj objektoj ĉirkaŭ li estis utiligeblaj por li – kiel materialoj de pentrado kaj lernado. Lia patro estis lia unua modelo; arboj, dometoj, la monteto kaj la rivero en la vilaĝo, la ĉielo, la suno kaj la luno…ĉio estis lia pentrinda objekto. La kolorplena kaj ŝanĝema naturo mem stimulis lian talenton.
Ding Ming artumas tute absorbite. Pentrado kaj skulptado postulas cerbumadon kaj atentan fikson. Li devus kaj bezonus pentri senĉese horojn kaj horojn. Bedaŭrinde li ne havas sian atelieron. Kvin familianoj loĝas en apartamento de 50 kvadrataj metroj; li ne povas ne haltigi sian laboron de tempo al tempo. Li ne estas societema. Kiam li finas artaĵon, la artaĵo ofte nur kuŝas en la hejmo. Iujn artaĵon li volas tuj montri al aliaj kaj vendi por vivteni la familion, kaj iujn li tre domaĝas kaj volas konservi por ĉiam. Sed la nuna situacio estas ke preskaŭ ĉiuj restas en la domo. Ne ĉiam nek ĉe ĉiuj bona reputacio kaj laŭdado de specialistoj povas porti al oni panon.
Danke al amaskomunikiloj,li havas edzinon. Ŝi sendis leteron al li, vidinte raporton pri li en gazeto. Post netrolonga kontaktado perletera, ili geedziĝis. Ŝi estas sana, bonkora kaj diplomiĝinta el televida universitato. Detale pri la vivo de la familio kaj arto, lia patro verkas biografian romanon.

Maja Gorova

“Maja Gorova (майя Горовая) is an artist from Bulgaria, secretary of the Bulgarian Esperanto Association and editor of the Bulgarian Esperanto magazine.
In this painting, she used traditional Bulgarian symbols:  loving heart, Christmas bread, wooden pot for salt, metal pot for wine, wood-carved lions.
Plus:  the image is on a door/window with hinges, i.e. the sincere wish that a new door/window opens in our lives.” –Maria Staykova

Maja Gorova
Artist: Maja Gorova, sample painting of her symbolism

Maja Gorova (майя Горовая) estas artisto de Bulgario, sekretario de la Bulgara Esperanto-Asocio kaj redaktisto de la revuo Bulgara Esperantisto. En la montrita pentraĵo ŝi uzis tradiciajn bulgarajn simbolojn: aman koron, kristnaskan panon, lignan vazon por salo, metalan vazon por vino kaj kvazaŭ ligno-ĉizitajn leonojn.
Aldona informo: la pentraĵo estas sur pordo/fenestro kun ĉarniroj, simbolante sinceran deziron ke nova pordo/fenestro malfermu en niaj vivoj.